Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

volontulo

Kadre de Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”) Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, laŭ la fine listigitaj ŝtatanecoj. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Eblas kandidatiĝi ĝis la 30a de junio 2023.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi