Kunorganizu kun TEJO la IJK-n 2025 en via lando

ijk

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 81an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2025! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!

Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi la IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne organizos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu unue la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan proceduron pri la invito de la IJK.

Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi la IJK-n?

  • Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
  • Aliaj junularaj organizoj
  • Grupo da minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO

Certe vi bezonos pli da helpo kaj tempo por plibonigi vian kandidatiĝon. Por ke ĉiu proponanta organizo sentu sin pli certa kaj kuraĝa, ni dividas la alvokon en du fazojn en kiuj vi devas sendi al ni vian proponon laŭ grado de kompleteco. Por certigi ke ĉiu propono estu taŭga kaj pritraktinda, TEJO deziras havi laŭeble detalan informon kaj volas certiĝi, ke vi havu ĉion, kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi