Prelegu en la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS)

IRIS

La komisionoj de TEJO pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata agado denove organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 27a ĝis la 30a de oktobro 2023. IRIS okazos kunlabore kun Retoso, la reta evento de TEJO.

La simpozio havos du partojn: mallongaj fakaj prelegoj kiuj estos spekteblaj en jutuba kanalo de TEJO kaj podiaj diskutoj pri tiuj fakoj dum Retoso. Se vi estas studento aŭ esploristo kaj volas prezenti vian laboron al fakemulaj esperantistoj, ni invitas vin aliĝi per tiu ĉi formularo.

Ni esperas ricevi viajn kontribuojn plej laste la 15an de oktobro 2023.

Dum IRIS 2021, okazis podiaj diskutoj pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko, aŭ fervojoj. La podiaj diskutoj pritraktos aspektojn de la diversaj fakoj surbaze de la ricevitaj videaj kontribuoj, kiuj estos publikigitaj en jutubo antaŭ la simpozio.

La podiaj diskutoj estos malfermaj al ĉiuj membroj kaj nemembroj de TEJO kaj la ligilo por partopreni en la podiaj diskutoj estos publikigitaj poste. Oni povas nun aliĝi al telegrama grupo de IRIS.

Por pliaj informoj, kontaktu nin ĉe interfaka.simpozio@gmail.com.

Fonto: https://www.tejo.org/iris-2023/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi