Vojaĝu al la 10a TAKE!

TAKE

TEJO parte financos la partoprenon de du nebrazilaj amerikaj junuloj en la 10a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Fortaleza, en Brazilo, de la 2a ĝis la 5a de novembro!

TEJO repagos 80% de la vojaĝkostoj de la du premiitoj (ĝis la maksimuma limo de 500€). Al tio, Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kunorganizanto de la kongreso, certe aldonos ankaŭ la aliĝkotizon, kaj eventuale iom pli da mono por kovri loĝkostojn aŭ la reston de la vojaĝkostoj.

La premiitoj estos petataj volontuli dum la kongreso (ne pli ol 10 horojn) kaj iel raporti pri sia sperto poste (ekzemple per prelego, artikolo, blogaĵo, videoblogaĵo ktp.).

Por aliĝi al la konkurso simple plenigu ĉi tiun formularon! Ĝi restos malfermita ĝis la 1a de oktobro.

Por pliaj informoj, ne hezitu kontakti nin.

Fonto: https://www.tejo.org/ekaltake/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi