La Komitato de TEJO elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2023-2024, kaj ni ĝojas prezenti la novelektitan teamon al vi!
- Prezidanto: Tyron Surmon (Britio)
- Vicprezidanto: Snehaĝa Venkatesh (Barato)
- Ĝenerala Sekretario: KuboF Hromoslav (Slovakio)
- Kasisto: Patricio Agustín Iglesias (Argentino)
- Estrarano: Abhinav Varma (Barato)
- Estrarano: Ada Florence Iracadukunda (Burundo)
La nova Estraro ekoficos la 1an de septembro 2023. Gratulon al ili, kaj ni deziras agrablan kunlaboron kaj sukcesan mandaton al ĉiuj!
Fonto: https://www.tejo.org/estraro-2023-2024/
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news