TEJO serĉas konfidencpersono(j)n!

tejo

Laŭ la Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj de TEJO, la “organizo havu konfidencpersono(j)n, kiu(j) estos la kontaktpunkto por (eblaj) intereskonfliktoj kaj aliaj (eblaj) interhomaj konfliktoj en la organizo. La Komitato elektu ĉiun konfidencpersonon por nereelektebla periodo de du jaroj”, kies rolo ne estas kombinebla kun alia ofico en TEJO.

Se vi deziras kunlabori en ĉi tiu grava kampo por la Esperanto-movado, kandidatiĝu kiel konfidencpersono! Vi povas sendi al ni mesaĝon per info@tejo.org rakontante al ni kial vi interesiĝas aŭ por fari kromajn demandojn. Gravas klarigi, ke konfidencpersono ne devas esti membro de TEJO kaj ne estas aĝlimo por ĉi tiu posteno.

La ideala kandidato

  • bone konas TEJO-n kaj ĝian funkciadon,
  • ne havas alian postenon en la organizo,
  • kapablas dialogi en multkultura etoso,
  • pretas aktiviĝi kaze de bezono,
  • estas bona aŭskultanto.

La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2023. Dankon pro via intereso!

Fonto: https://www.tejo.org/konfidencpersono-2023/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi