La Juna Vivo en la reto

juna vivo

Post longa laboro, ĉiuj malnovaj numeroj de “La Juna Vivo” estas nun alireblaj en la reto: oni povas libere legi 205 skanitajn numerojn de la revuo, ekde la unua numero! En tiuj centoj da paĝoj, malkovru la unuajn paĝojn de la Esperanta junulara movado, trovu interesajn poemojn kaj kantojn, leterojn kaj priskribon de la agado de TJO kaj multe pli.

En la lasta video de nia serio “Enmovade” ĉe Jutubo, TEJO-Estrarano Tyron Surmon rakontas pri la projekto, kiel ĝi ekokazis, kaj kial ni decidis fari ĝin. Aldone, TEJO-volontulo Legolas montras al ni kiel funkciis la laboro de la skanado en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Malkovru la arkivon de “La Juna Vivo” (https://goo.su/q7GYlkk) kaj la videon: https://youtube.com/watch?v=z-sst584sMA

Fonto: https://www.facebook.com/tejoesperanto

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi