Partoprenu en filmeto de TEJO por IJK 2023

ijk

Nia atendo kaj entuziasmo kreskas, ĉar IJK 2023 alproksimiĝas! Ni prepariĝas por sperti nemaltrafeblajn momentojn, interesaĵojn, inkluzive de ekscitaj aktivaĵoj, eksterordinaraj ekskursoj, kaj, kompreneble, gustumadon de itala kulturo.

Ĉar ni deziras krei unuigan kaj emociplenan filmeton, ni invitas vin partopreni kaj kontribui al nia projekto: ni volas kunvenigi viajn mesaĝojn, bondezirojn, atendojn kaj proponojn por la kongreso kaj prezenti ilin dum la malferma tago. Jen via ŝanco krei ion memorindan! Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ komencanto, junulo aŭ plenkreskulo. Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasmon pri IJK 2023.

La temo estas “mi antaŭĝojas IJK 2023 ĉar…”

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/malfermo-ijk2023/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi