Raporto: Helpo-Servo Ukrainio 2023-10-29

UkrainioPro la invado de Rusio okazis multaj personaj tragedioj. Damaĝiĝis multaj domoj, mortis aŭ vundiĝis homoj, aŭ Esperantistoj devis fuĝi pro sekurecaj kialoj. Aliaj perdis laboron aŭ draste reduktiĝis la vivrimedoj por aĉeti bezonataĵojn. La 5an de marto 2022 UEA anoncis specialan agadon por helpi al Esperantistoj el Ukrainio.

Laŭ nia scio, pro la UEA-retoj, eblis helpi al pluraj personoj. Individuaj Esperantistoj helpis al rifuĝintoj en diversaj eŭropaj landoj, diversmaniere (ekzemple, oferto de dumtempa loĝado, serĉo de laboro, konsiloj, administra helpo). UEA oferis senkostan membrecon, kaj pluraj Esperantistoj ricevis helpon por partopreni la UK en Torino (ĉio sen rimedoj de Fondaĵo Espero).

Post la alvoko multaj personoj donacis al fondaĵo Espero. Entute UEA-membroj kontribuis per 14 052,23 eŭroj. UKrEA provizis nin per listo de homoj, kiuj povus bezoni helpon. Ni decidis doni ĝeneraligitan sumon de 160 eŭroj. Granda defio estis ricevi kontakton kun la homoj kaj aranĝi la elpagon. Pro la milito ne plu okazis Esperanto-renkontiĝoj, mankis interreto aŭ retpoŝtadresoj ne plu funkciis. La kunordigo estis eksterordinare temporaba kaj ĝis nun ne eblis havi kontakton kun ĉiuj personoj. Multan tempon ankaŭ bezonis la kunordigo de la transpago.

La plej multaj personoj akceptis la helpon; iuj grandanime lasis la rimedojn por disdonado al aliaj. Ĝis nun ni ne sukcesis elspezi ĉiujn rimedojn. 45 Esperantistoj ricevis la koncernan ĝeneraligitan helpon de 160 eŭroj. Aldone okazis helpo ĉe specifaj bezonoj (operacioj, medikamentoj).

En la kaso de Fondaĵo Espero ankoraŭ restas rimedoj. Tion ni uzos por la restantaj personoj en la listo aŭ por specifaj bezonoj. Krome estas iuj personoj de listo, kiuj denove bezonus helpon (specife por medikamentoj).

Martin Schäffer
Ĝenerala Direktoro de UEA

Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/message/4788.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi