Subtenu infanojn en Tanzanio iri al la Infankongreseto en 2024

tanzanio

Multaj infanoj en diversaj klasoj en Tanzanio lernas Esperanton, sed ili kutime havas eblecon uzi la lingvon nur ene de la klasĉambro. Tio limigas ilian plenan evoluon de lingvokapabloj kaj ne montras la utilecon de Esperanto. Tamen, unika ŝanco proksimiĝas: venontjare la 109a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Aruŝa (Tanzanio) la 3-10an de aŭgusto. Tiu kongreso estos la unua Universala Kongreso en Tanzanio – kaj en Afriko. Kune kun ĝi Universala Esperanto-Asocio organizos unusemajnan Infankongreseton: semajnon da aktivado kaj instruado dum la UK en Aruŝa, ĉio en Esperanto. Tio estas unika ŝanco por infanoj vivi kaj interagi en Esperanta medio.

Tamen meze kostas CAD$150 (proks. TSh. 275 000, USD$112, EUR€102) po infano por ĉeesti la Internacian Infanan Kongreseton (transporto, loĝado, manĝo, ktp), kaj bedaŭrinde eĉ la plej bonaj Esperanto-studentoj kutime ne povas pagi tion.

Nia kampanjo kolektas monon por helpi 50+ el la plej bonaj Esperanto-studentoj ĉeesti la Infankongreseton en Aruŝa. Ĉi tio estos pozitiva, vivŝanĝa sperto por multaj el ili, kaj unika ŝanco kreskigi estontajn gvidantojn en nia movado. Monsumoj estas kolektataj de la neprofitcela organizo Ubuntu Kanado kaj sendataj al Mramaba Simba Nyamkinda, vicprezidanto de Tanzania Esperanto-Asocio kaj membro de la Loka Kongresa Komitato de la Aruŝa UK.

Helpu nin kreski la venontan generacion de komunumaj gvidantoj, per plena aŭ parta sponsorado de juna Esperanto-studento.

Legu pli kaj donacu ĉe https://chuffed.org/project/j5v3wns8znui0n0

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/afriko-19

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

 

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi