Dek mil dolaroj por via asocio

dolaroj

Google Grants ofertas subvencion de ĝis 10 mil dolaroj monate por ne-profitcelaj organizoj je la formo de senpagaj reklamoj ĉe Google Adwords. Tio signifas, ke via asocio ne ricevos monon, sed krediton por fari reklamojn en Google ĝis la valoro de 10 mil dolaroj monate. Per tiu granda sumo vi povos amase disvastigi Esperanton en via lando.

– Spektu videon kun klarigoj: https://youtu.be/zb1cZIE9WuA;
– Kontrolu ĉu la oferto disponeblas en via lando https://www.google.com/intl/pt-BR_br/nonprofits/eligibility/;
– Aliĝu al la grupo esperanto-per-google-grants+subscribe@groups.io por kundivi dubojn kaj spertojn kun ni;
– Iru al la retejo https://www.techsoup.org/ kaj elektu vian landon;
– La aspekto de retejo varias laŭ la landoj. Vi devas unue registri UZANTOn. Vi ricevos retmesaĝon por konfirmi vian registriĝon;
– Registru vian asocion;
– Techsoup petos al vi dokumentojn, kiel la statuto de via asocio.

Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi