Komuniko de la prezidanto de TEJO pri la rezulto de la Administra Subvencio 2023

GarridoLastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus+). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditiĝon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la administraj subvencioj de 2023 ĝis 2025, kaj ke nia subvencipeto por 2023 estas aprobita kun la aljuĝita sumo de 125.000€ elspezebla dum unujara periodo. Efektive, tiu sumo estas multe pli alta ol kion la organizo antaŭe petadis kaj lasos nin en eĉ pli bona financa pozicio ol kie ni estis en la sama periodo de 2022.

Tio signifas, ke ni efektive aktivigos la “bonan scenaron” de la Jara Buĝeto 2023, kiun la Komitato aprobis komence de ĉi tiu monato.

Kompreneble, ni bezonos iom da tempo por trairi la proceduron por efektive ricevi la monon, sed nun ni jam povas komenci fokusiĝi sur la planoj, kiujn ni delonge intencas realigi kun la subvencio kaj regajni tion, kion ni perdis tra la pasinta jaro. Nun ni antaŭvidas, ke niaj prioritatoj estas la jenaj:

  • Rekrei la laborpostenojn kiujn ni perdis kaj dungi novajn oficistojn, por kiuj ni volonte prezentos modifitan buĝeton al la Komitato kiam ĝi estos preta. La Estraro nun zorge pristudas la aktualajn bezonojn de la organizo kaj de tio (re)vivigos laborpostenojn;
  • Subteni la moviĝeblon de niaj volontuloj kaj aliaj aktivuloj kiuj tion bezonos por plenumi siajn respektivajn taskojn en la organizo; kaj
  • Disponigi pli da mono al la Fonduso “Partoprenu IJK-n”, por kiu kelkaj kandidatoj restas en la atendolisto, laŭ la provizoj de la Jara Buĝeto.

La ricevo de la administra subvencio ankaŭ forprenas de niaj ŝultroj tre pezan aferon. La estraroj, de la antaŭa ĝis la nuna, ĉiam laboris ĝis nun kun niaj financoj enmense. Nun, ni ne plu bezonos fari pli drastajn paŝojn sed povos pli trankvile plenumi niajn taskojn kaj tiel liveri eĉ pli bonan servon al nia membraro kun la subteno kiun ni ricevos. Kompreneble, eĉ kun la subvencio ni tamen restas en plena sindevigo por konduki la organizon al daŭra financa resaniĝo kaj eventuale transdoni longdaŭre finance stabilan TEJO-n al niaj posteuloj je la fino kiam la mandato de ĉi tiu Estraro finiĝos.

Ni dankas la tutan stabon, kiu unuece kunlaboris por plenumi ĉiujn postulojn de la subvencipeto, interalie al Karlos’, kiu superrigardis la tutan subvencipeton; al Spyros, kiu helpis ellabori la subvencipeton kiel unu el siaj lastaj taskoj kiel nia oficisto; al Wilson, kiu pretigis ĉiujn financajn dokumentojn postulitajn; kaj al la sekcioj kiuj liveris necesan informon pri si mem por montri la klaran tutmondan agadon de TEJO. Multan dankon ankaŭ al la Komitato, kiu pacience subtenis la Estraron kaj kunlaboris por daŭrigi la ĉiutagan vivtenadon de la organizo malgraŭ la financa defio.

Ni restas en proksima kontakto kun vi. TEJO vivas.

Ĝojplene,
Albert Stalin Tancinco Garrido
prezidanto de TEJO

Fonto: Diskurgrupo “TEJO-Komitato” https://mallonge.net/subvencio

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi