Por Afrika Retradio en Esperanto

afrika

Restas nur naŭ tagoj por atingi la sumon 2500€, bezonatan por krei la retradion de la Afrika Komisiono de UEA, kaj 75% el tiu ĉi sumo estas jam kolektita, do la celo estas atingebla. Dankon al ĉiuj donintoj, kaj antaŭdankon al ĉiuj donontoj!

Mi kalkulas je via helpo, por konvinki viajn konatojn kontribui kaj por kontribui mem. Mi memorigu ĉi-sube la ligilon por la paĝo, ĉe kiu vi povos scii detale pri la projekto kaj donaci, tiun ĉi ligilon ne hezitu dispartigi per ĉiuj viaj sociaj retejoj. En la konkurso Pitch Pitch, kiu premias tiujn projektojn, kiuj plej vaste kampanjis tra sociaj retejoj, ni estis 33a inter 63 projektoj de la koncerna semajno, kun 371 poentoj dum la finalistoj ricevis inter 2000 kaj 3000 poentoj: nia rezulto estas ja modesta, ĉar ni ankoraŭ ne kutimas tiajn amasfinancadojn kaj tro malfrue agis, tamen ĝi ne estis nula kaj mi kuraĝigas vin plivigligi tiun diskonigon de la projekto por ne maltrafi la limdaton! La 5an de junio 2023.

Vidu ĉe https://www.ulule.com/radio-esperanto-afrique/

François Lo Jacomo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/afriko-17

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi