Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Tago de UN, la 24a oktobro 2023

tago de un

Dum periodo kiam la internacia ordo estas serioze minacata kaj kiam la reguligo de la mondo laŭ juraj principoj kaj laŭ tolerema spirito estas severe kontestata, Universala Esperanto-Asocio, kiu kunigas parolantojn de Esperanto de ĉiuj naciecoj kaj kulturoj kaj de diversaj politikaj konvinkoj, salutas Unuiĝintajn Naciojn je la Tago de UN 2023.

Kiam oni kreis Unuiĝintajn Naciojn en la jaro 1945, ĝiaj fondantoj celis forigi el la mondo la skurĝon de militoj. Kvankam tiu celo restas ankoraŭ neatingita, kaj kvankam maltoleremo, etnaj rivalecoj kaj ekonomia ekspluatado plue minacas la mondan bonfarton kaj tiel diversmaniere malhelpas multflankan kunlaboron, Unuiĝintaj Nacioj restas lumigilo de espero.

La espero estis tio kio inspiris Ludovikon Zamenhof krei Esperanton en la jaro 1887 kaj imagi al si alian mondon de etna kaj rasa toleremo. Depost tiu dato, Esperanto formadis tutmondan parolkomunumon – komunumon kiu celas igi la mondon loko pli bona. Ni rekonas la fakton, ke superi lingvajn diferencojn kaj dume rekoni kulturan kaj lingvan diversecon konsistigas nur unu elementon en la antaŭenigo de la paco, sed temas pri grava elemento. Ni promesas nian subtenon al ĉiuj sinceraj klopodoj antaŭenigi pacon, kaj tute aparte la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj, organizo kiu tiel multe laboris por malhelpi militon dum nia epoko, antaŭenigi multflankan kunlaboradon, kaj memorigi nin pri nia komuna respondeco kiel homoj pri la estonteco de nia planedo.

Dum periodo kiam la mondo frontas danĝerojn ekzistominacajn, Unuiĝintaj Nacioj estas eĉ pli grava ol antaŭe. Ni volonte donas al ĝi nian subtenon kaj instigas ĉiujn aliajn samon fari.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1136.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi