La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj 75-jara

deklaracioLa 75a datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj bedaŭrinde atestas kiel fora estas la kompleta apliko de tiu fundamenta dokumento. Jure tion klarigas la fakto ke ĝi ne estas devontiga teksto. Eĉ en Esperantio la homaj rajtoj estas menciitaj preterpase en la statutoj de la plej gravaj asocioj. Esceptas la Esperanta Civito, kiu ne estas asocio, sed strukturiĝas kiel subjekto de internacia juro. La artikolo 5 de ĝia konstitucio donas al la Deklaracio devontigan valoron: “La leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948.”

Trans la jura aspekto, la malaplikado de la Deklaracio intensiĝis dum kaj post la pandemio. Sufiĉas promeni tra la plej gravaj eŭropaj urboj por konstati ke la 25a Homa Rajto estas pli kaj pli malrespektata: senhejmuloj ĉie. Geopolitike la 28a Homa Rajto estas pli kaj pli tretita: diktaturoj fortikas kaj fascinas ĉie, dum demokratioj pli kaj pli krizas. Kaj tiel plu.

Demokratioj en krizo kaj fascinaj diktaturoj kondukis al la dua mondmilito: se la scenaro ripetiĝas, la nunaj politikaj gvidantoj, okcidente kaj oriente, ne povos preteksti ke la geopolitika kolapso ne estis supozebla. En tiu kunteksto evidente krizas unuavice Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj paralelaj branĉoj kaj agentejoj. Al tiu krizo kupliĝas ankaŭ la internaciaj neregistaraj organizoj kiuj ideologie inspiras sin al UN; certe ankaŭ pro propraj kaŭzoj, inkluzive korupton (kiel klarigi alimaniere la forĵeton de centmilo da eŭroj pro grandioza retejo ankoraŭ finota?).

La Esperanta Civito delonge aktivas por UN-reformo; tamen plej grave ne estas savi institucion, sed relanĉi la Deklaracion promulgitan la 10an de decembro 1948. Same kiel plej grave ne estas defendi Eŭropan Union, sed relanĉi aŭtentan eŭropismon. Simplaj vortoj, gigantaj taskoj.

Giorgio Silfer
Vickonsulo de la Esperanta Civito

Fonto: HeKo 827 8-C, 10 dec 2023

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi