Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2023

toleremoToleremo estas necesa valoro por paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Ni ja devas esti kapablaj pace kunvivi, komune decidi pri publikaj aferoj, kaj garantii ke ĉiuj havu la samajn rajtojn. Toleremo estas respekto, akcepto kaj estimo por la riĉa diverseco de kulturoj, esprimoj kaj manieroj esti homoj.

Toleremo estas fundamenta valoro por kulturo de paco kaj neperforto. Ni povas esti malsamaj, tamen vivi en sama socio. Kiel civitanoj ni respondecas pri la vivo de ĉiuj aliaj civitanoj, kaj devas antaŭenigi homajn rajtojn, inkluzivecon kaj nediskriminacion.

Por favori toleremon necesas agado de registaroj per leĝoj kiuj malfavoras maltoleremon kaj kreas sekurajn spacojn por ĉiuj. Tamen, tolerema socio estas rezulto de edukado, informado, kaj agado de grupoj kaj individuoj. En hejmoj, lernejoj, laborejoj, institucioj, ĉie, ni devas akceli toleremon.

Multfoje, malsameco enhavas lingvajn diferencojn, kaj ni devas kontraŭi ne nur diskriminacion pri lingvoj mem, sed ankaŭ pri parolmanieroj kaj aliaj lingvaj esprimoj. Lingva toleremo estas samtempe respekto kaj intereso por lingvaj diferencoj. Lingvaj rajtoj ankaŭ gravas por socia unuiĝo.

Ni bonvenigas la klopodojn plifortigi toleremon ĝenerale kaj rilate al lingvoj, kiel, ekzemple, la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), de Unesko. Kiel Asocio kiu tutmonde kunigas homojn el malsamaj lingvoj, ni proponas Esperanton kiel vojon por dialogo kaj interkompreniĝo.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1140.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi