Deklaro de Esperanto-Ligo en Israelo pri la milito en Gaza

eliEn la spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco, Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj, inkluzive de la centjara konflikto inter judoj kaj araboj en la Mezoriento.

Tamen, ne eblas senhorore akcepti la teruraĵojn, kiuj okazis la 7an de Oktobro: amasa masakro de ĉ. 1,200 israelaj civitanoj, plejparte infanoj (eĉ beboj!), virinoj kaj maljunuloj, plenumita far la fundament-islamisma ekstremisma teror-organizo Ĥamas, kun ne imageblaj kruelaĵoj (inkluzive senkapigon, perfortadon, torturadon kaj vivbruligon de la viktimoj). Neniam post la Holokaŭsto estis tiom da judoj murditaj dum unu tago, nur ĉar ili estis judoj kaj israelanoj (inter la viktimoj pluraj tamen estis ne-judoj kaj eĉ eksterlandanoj).

Estis kidnapitaj pli ol 240 personoj, kiuj daŭre restas en la manoj de Ĥamas en la Gaza-Strio, sen ajna informo aŭ vizito de la Ruĝa Kruco. Ili ĉiuj devas esti liberigitaj tuj kaj senkondiĉe. Por ke tiaj krimagoj ne ripetiĝu, nepras ekstermi la regnon de Ĥamas. Bedaŭrinde ankaŭ la palestinaj loĝantoj de la Gaza-Strio multe suferis, suferas kaj suferos pro la milito, kiun iniciatis iliaj Ĥamas-regantoj – milito tamen ne evitebla, por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi