Arkivo por la etikedo 'Heroldo de Esperanto'

Ne flagoj, sed agoj

Heroldo de Esperanto adoptos la devizon kreitan de la pol-nederlanda esperantistino Jolanta van Holstein kiel spronilon por la agado de la esperantistoj. La devizo “Ne flagoj, sed agoj” venis en la kapon de la kreinto, post observado de tio, “kio okazas en Esperantio kaj kion faras la esperantistoj”.

Informo por la ricevantoj de Heroldo

La Sociala Grupo Lexus posedos, eldonos kaj administros la gazeton Heroldo de Esperanto ekde Novjartago 2017. La kunlaborantoj pri la enhavo bonvolu sendi siajn artikolojn kaj fotojn al la nova eldonejo. Ekde 15 decembro 2016 la nuna redakcio ne plu respondos al mesaĝoj, sed aŭtomate plusendos ilin al la nova.

Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus

Favora konjunkturo por Heroldo de Esperanto en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna. Unuflanke LF-koop liveras al la aĉetinto kaj nova eldononto (Sociala Grupo Lexus) gazeton tute akuratan. Aliflanke, sur malbonaj akvoj navigas la tri monataj periodaĵoj kontraŭ kiuj la nova [...]

Heroldo de Esperanto en 2017

Sociala Grupo Lexus en Brazilo, eldononto kaj posedonto de Heroldo de Esperanto ekde januaro 2017, anoncas la abontarifojn por la venonta jaro. La gazeto ne plu estos trisemajna, sed monata. Ĝi enhavos dudek paĝojn anstataŭ kvar, sed en formato A4 anstataŭ A3. Tial ke la kovrilo kaj la dorskovrilo ne enhavos artikolojn, kaj ĉiu paĝo [...]

Heroldo de Esperanto vendita

Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto ekde la jarkolekto 2017. Kooperativo de Literatura Foiro, vendinte la gazeton al la supre menciitaj, responsas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016 de Heroldo de Esperanto. La agentoj kaj distribuantoj bonvolu atendi de Lexus komunikon pri [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.