Ne flagoj, sed agoj

HeroldoHeroldo de Esperanto adoptos la devizon kreitan de la pol-nederlanda esperantistino Jolanta van Holstein kiel spronilon por la agado de la esperantistoj. La devizo “Ne flagoj, sed agoj” venis en la kapon de la kreinto, post observado de tio, “kio okazas en Esperantio kaj kion faras la esperantistoj”.

Krome, ŝi volas “belajn ekzemplojn kaj bonajn agojn por Esperanto kaj per Esperanto”. Aliflanke, Jolanta atentigas, “ke la homoj ne komprenu la devizon malĝuste. Ĝi absolute ne estas malrespekto al nia flago”, – deklaras Jolanta.

De la flanko de Heroldo la devizo estos uzata por stimuli konkretajn agojn flanke de ĉiuj Esperanto-asocioj. Heroldo planas raporti pri la agado de la Esperanto-asocioj tra la mondo, kun la helpo de ĉiuj aktivuloj, kiuj iel partoprenos iu ajn agadon por festi la Zamenhof-jaron.

La mastrumantoj de la lokaj, fakaj kaj landaj Esperanto-asocioj povas kontakti la redakcion de Heroldo por prezenti siajn planojn kaj agojn per unu el la jenaj manieroj

– ligilo ĉe Heroldo, baldaŭ anoncota;
– per Facebook-komunikilo
– per la retadreso redakcio@heroldodeesperanato.com

Fabrício Valle

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi