Heroldo de Esperanto vendita

Heroldo de Esperanto

Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto ekde la jarkolekto 2017. Kooperativo de Literatura Foiro, vendinte la gazeton al la supre menciitaj, responsas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016 de Heroldo de Esperanto. La agentoj kaj distribuantoj bonvolu atendi de Lexus komunikon pri la posta jaro.

La vendo ne koncernas la rajtojn pri la libroj: la rajtoj restas ĉe LF-koop kaj Itala Interlingvistika Centro. Tio interalie koncernas la verkon Paŝoj al plena posedo kaj ceterajn lernolibrojn.

Post konsulta aprobo fare de la redakcio, la decido estis alprenita de la Administra Komitato en Bruselo la 7an de majo 2016, kiel akto 59, konforme al la ĝenerala orientiĝo de la Kooperativo, kaj komunikita skribe al la unuopaj gekooperantoj la 18an de majo 2016. La subskriba aŭtentigo de la akto okazis ĉe notarioj en Budapeŝto, la 19an de majo 2016, respektive en Goiânia, la 3an de junio 2016.

Fonto: Heroldo Komunikas, 603 7-B, 12 jun 2016

Legu pli pri Heroldo de Esperanto en artikolo de Halina Gorecka, aperinta en la rubriko Nia Trezoro de La Ondo de Esperanto, kaj poste en la artikolaro Dek gazetoj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi