Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus

Favora konjunkturo por Heroldo de Esperanto en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.

Unuflanke LF-koop liveras al la aĉetinto kaj nova eldononto (Sociala Grupo Lexus) gazeton tute akuratan. Aliflanke, sur malbonaj akvoj navigas la tri monataj periodaĵoj kontraŭ kiuj la nova Heroldo eventuale konkurencus.

Jen Esperanto, kiun UEA-gvidantoj difinas la ĉefa movada revuo terure malfruas kaj vekas kritikojn pri enhavo kaj grafiko (de Osmo Buller tiel objektivajn kiel senkompatajn). Jen La Ondo de Esperanto faligas la herson sur sian paperan eldonon: ekde 2017 ĝi aperos nur virtuale. Jen Monato” baraktas pro la subita perdo de la ĉefredaktoro, la malfacile anstataŭebla Paul Gubbins.

Aldoniĝas, kiel pozitiva faktoro, la ĝisnuna manko de rabiaj kaj blufaj atakoj fare de s-ro Gian Carlo Fighiera (eksigita de LF-koop en 1998): sub lia premo, jam dum dek ok jaroj Itala Esperanto-Federacio ne peras la gazeton. Ankaŭ trankvilas la reta skandalgazeto el Svedio: ĝi eĉ intervjuis tuj la aĉetinton (sed neniam serĉis kontakton kun LF-koop).

Tial ke decembro estas monato pli mallonga ol la ceteraj (ekde la 20a oni eniras la julan feriperiodon), s-roj Fabr�o Valle kaj Paulo Lima (bedaŭrinde lastatempe malsana) havas ankoraŭ ses semajnojn por la definitiva lanĉo de la unua numero en 2017, la 2268a en la baldaŭ centjara historio de Heroldo.

Fonto: HeKo 621 5-B
http://www.esperantio.net/index.php?id=2991

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus1

  1. Fakte, la ŝanĝoj planitaj por Heroldo ekde la jarkolekto 2017 ne malmultas. Ni konscias pri la granda defio en konjunkturo ĝenerale malfavora, sed ni kredas, ke la multaj novaĵoj (papera versio kun pli da paĝoj, reta versio, sistemo de reta perado kaj aliaj) helpos nin subteni la eldononadon de Heroldo laŭ niaj planoj de ekspansio.
    Aliflanke, nia sukceso pro la multaj novaĵoj povos utili al niaj konkurantoj,kiel modelo de agado. Fakto estas, ke dum Esperantujo estas liliputa ujo, la mondo estas grandega kaj la potencialo por Esperanto estas preskaŭ senfina. Kion diri, ekzemple, pri la novaj esperantistoj, bakitaj de Duolingo? Ĉu ili estas potencialaj abonantoj de E-gazetoj?
    La profesiaj eldonistoj de E-gazetoj nepre unuiĝu por diskuti kiel evoluigi sian merkaton. Esperantujo kun nur unu E-gazeto ne estas abona afero. Kaj estas loko por ĉiuj, se konsideri la potencialon de Esperanto.

Respondi