Heroldo stumblas, sed ne falas kaj jam planas sian jubileon

Fabrício Valle

Heroldo de Esperanto estis aĉetita de mi kaj Paulo Lima kaj ĝis la fino de septembro grandaj planoj estis faritaj. Ekestis grandaj espero kaj scivolemo pri la nova Heroldo en la manoj de la eksredaktoro de la revuo Esperanto, aŭtoro de ĉi tiu artikolo, kaj lia partnero en la entrepreno Sociala Grupo Lexus. La planoj estis tre ambiciaj: lanĉo de reta versio, papera versio kun 20 plejparte koloraj paĝoj, aldono de novaj temoj (ekonomio, edukado, arto kaj kulturo, sportoj, politiko) flanke la tradicia temo “Esperanto”. Sed eĉ pri Esperanto estis rompo de la tradicio, ĉar la temo Esperanto estos traktita specife kaj fakte kiel tri temoj: Agado por Esperanto, Agado per Esperanto, kaj Lingvoj (pri Esperanto kaj ĉiuj ceteraj lingvoj).

Sed ni estas jam survoje al la fino de la tri unuaj monatoj de la jaro, kaj eĉ la reta versio de Heroldo ankoraŭ ne estis lanĉita. Kio okazas? Ĉu Heroldo mortis en la manoj de la brazilanoj?

Neatenditaj kaj tre bedaŭrindaj okazaĵoj

Tio kio okazis, estis nekredebla sekvo de malbonŝancaj okazaĵoj:

1. La brazila entrepreno CIELO, okupiĝanta pri mastrumado de kreditkatoj, principe aprobis nian bankan konton (je la nomo de Paulo Lima) por ricevi la monon de la abonoj, kaj la teknikan integriĝon inter la reta abonilo kaj la sistemo de CIELO, sed en la tago de lanĉo de la abonilo ĝi sen prezenti kialojn nuligis la kontrakton. Tio lasis al la esperantistoj nur la eblon aboni Heroldon per UEA- kaj FEL-kontoj. Por brazilanoj per rekta sendo de mono. Tio ege malhelpas la varbadon de abonantoj.

2. Paulo Lima malsaniĝis, kaj de la komenco de septembro 2016 li pasigis entute 75 tagojn en hospitalo. La ceterajn tagojn li restis hejme sed devis fari sangodializon trifoje semajne kaj fakte ne laboris, escepte dum tri semajnoj… kaj je 30% de sia kapablo. La 25an de januaro Paulo Lima mortis.

3. Pro financaj problemoj malfruas la konstruado de la retejo, kiu konsistas el abonilo, reta versio kaj socia reto.

4. Pro la sanproblemo de Paulo Lima, mi devis fari la tutan laboron, kaj mi konfesas, ke inter septembro kaj la fino de januaro mi havis grandajn malfacilaĵojn por mastrumi la lavangon de taskoj.

La nuna stato

Okazis plia tre grava problemo, sed mi ne povas tro profiti de la amika helpo de La Ondo de Esperanto por prezenti nur bedaŭrindaĵojn kaj malbonŝancajn okazaĵojn. Do mi parolos iomete pri la farataj paŝoj kaj pri nia estonteco:

1. Mi replanas la agadon por la konstruado de nia retejo, kiu estas survoje al finpretigo;

2. Mi daŭre laboras por kreado de la enhavo kun la helpo de valoraj kunlaborantoj;

3. Mi interkonsentis kun la vidvino de Paulo Lima pri transdono de liaj kvotoj en la entrepreno al mi. Do mi estos de nun la sola proprietulo de Sociala Grupo Lexus, la eldonejo de Heroldo;

4. Ni jam havas interkonsenton kun grafikisto, kiu respondecos pri la papera versio de Heroldo;

5. Ni preparas viglan abonkampajnon por subteni daŭran kaj regulan aperigon de Heroldo. Cetere, mi serĉas alternativan pagmanieron, eble per Transferwise.

Resume, mi firme laboras por konkretigi ĉiujn niajn planojn. La tuta afero malfruas, kaj oni povas diri, ke ni stumblas, sed neniu povas diri, ke ni fiaskis. Nia estonteco estos luma. Ni jam ekpensas pri granda jubileo en 2020, kiam Heroldo de Esperanto fariĝos 100-jara gazeto. Post 2020 estos tuta jarcento por Heroldo ĝis la dua jubileo en 2120. Same kiel en la fruaj tempoj estis la grandaj malfacilaĵoj travivitaj de Teo Jung dum la Dua Granda Milito, tiuj grandaj malfacilaĵoj, kiujn mi travivas nuntempe, estas “mia milito”.

Sub la inspiro de Teo Jung, mi daŭrigos la kernajn tradiciojn de Heroldo (sendependeco, preno de propra opinio ktp) samtempe al rompo de kelkaj tradiciaj aspektoj (lanĉo de reta versio, plidiversigo de la temaro, eldonado ekster Eŭropo (sed ankoraŭ kun vasta internacia kunlaborantaro, inkluzive de kleraj eŭropaj kunlaborantoj), klopodo krei iom post iom profesian strukturon ktp).

Heroldo kaj LF-koop

En HeKo, organo de la Esperanta Civito, aperis afiŝo “LF-koop koncedas du pliajn monatojn al la nesolventa Lexus” (http://www.esperantio.net/index.php?id=3110). Mi nepre devas prezenti klarigojn:

Unu grava klaŭzo ne estas citita: tiu, kiu devigas la eksposedanton de Heroldo de Esperanto, nome LF-koop, liveri al Lexus liston kun datumoj de aktualaj abonantoj. Mi estis informita dum la konversacioj prI la aĉeto de Heroldo, ke “estas ĉirkaŭ 600 abonantoj”, kaj fakte venis listo kun iomete pli ol 600 homoj (ĉ. 30 nomoj aperas dufoje) kaj estas multaj asocioj, kiuj klare ne estas abonantoj. En la listo estas multegaj homoj kiuj ne abonas de 5, 10, 15 jaroj.

Krome, venis neniu retadreso en tiu listo, kaj do Lexus ne povis kontakti la “aktualajn abonantojn” por proponi reabonon. Ne estas certeco, ke la poŝtaj adresoj estas ĝisdatigitaj kaj do tre riske estus investi monon por sendi poŝtan mesaĝon en reta erao.

La manko de kunlaboro de LF-koop en la varbkampanjo por reabonigi la aktualajn abonantojn grave rolas en la malfacilaĵoj de Lexus, sed, kompreneble, aliaj problemoj ankaŭ rolis por la malfacilaĵoj. Ekzemple, multaj esperantistoj ŝajne atendas la aperon de la unua numero, por decidi aboni. Aliaj pridubas la sendependecon de Heroldo en la manoj de Lexus, sed mi devas klarigi, ke Heroldo restis en la pakto de la Esperanta Civito pro la promeso pri helpo, kiu fakte ne konkretiĝis per la ĉefa helpo atendata, nome kunlaboro en la varbado de la aktualaj abonantoj. Jen baza principo: Heroldo nun estas ĝisfunde sendependa de la Esperanta Civito kaj de ĉiuj aliaj tendecoj, asocioj kaj grupoj en Esperantujo.

Tamen, la fakto, ke LK-koop koncedas, ke Sociala Grupo Lexus devas havi aldonan tempon por solvi siajn problemojn estas dankinda helpo, kiun ni profitos por lanĉi Heroldon kaj normaligi niajn rilatojn kun LF-koop.

Fabrício Valle

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/heroldo-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi