Aperis la unua Heroldo por 2017

Hodiaŭ, la 8an de aprilo aperis en la reto la unua numero de Heroldo de Esperanto por la jarkolekto 2017. La originala plano de la Sociala Grupo Lexus, kiu pasint-jare aĉetis Heroldon de LF-koop, estas eldoni 20-paĝan gazeton, sed la unua numero estas nur 12-paĝa. Laŭ la vortoj de la redakcia direktoro de Heroldo, brazilano Fabricio Valle, la dua numero havos 16-paĝojn kaj ekde la tria ĝi estos 20-paĝa gazeto.

Fondita en 1920 de Teo Jung, Heroldo de Esperanto en la 20a jarcento estis unu el la plej popularaj Esperanto-gazetoj, sed en la lastaj dudek jaroj ĝia legantaro ŝrumpis. Por repopularigi ĝin, la novaj eldonistoj decidis, ke Heroldo fariĝu “vehiklo de pripensado kaj pripensigado pri la mondo”. La titolpaĝa devizo “Ni pripensas la mondon” montras la novan direkton de la malnova gazeto

La unua numero, kiu estas laŭvice №2268, de Heroldo de Esperanto estas senpage legebla kaj elŝutebla en la retejo http://bit.ly/HdE-nro1-2017

Ĉe represo bonvolu mencii la fonton:
Fonto: Novaĵretejo La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/heroldo-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Aperis la unua Heroldo por 2017

  1. Kara Birta,
    vi povas aboni per nia reta abonilo ĉe http://www.heroldodeeesperanto.com/abonilo – tie estas ĉiuj informoj.
    Se vi havos malfacilaĵon, bonvolu skribi al abono@heroldodeesperanto.com kaj ni informos al vi la diversajn abontarifojn (por nur la reta versio aŭ por la papera+reta versioj). Ni havas konton ĉe UEA, pri kiu ni informas en la reta abonilo. Pri tio ne pretas informi ankaŭ rekte al vi, se vi trovos, ke nia reta abonilo estas malfacila vojo.

  2. birta aleksander diras:

    Mi nepre deziras min aboni al la revuo Heroldo,mi havas UEA konton irta-y, kaj suficxan saldon ene,kiam la sumon transdonantan suficxas (mi ne scias la abontarifon,) mi deziras aboni al la revuo.Jen mia adreso: u. Negresti -oas 445200, S-to Teilor 10. Dispensar tbc, Jud. Satumare, lando Rumanio/

Respondi