La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de Heroldo de Esperanto ekde la 1920aj jaroj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al Itala Interlingvistika Centro en 1996. Reeldonado fare de alia entrepreno eblas nur post interkonsento kun LF-koop. Tiu interkonsento ne okazis pri du titoloj reeldonitaj de Edistudio (Brunetto Casini) en Italio.
Tiel longe kiel la afero ne estos klarigita, la koncernatoj ne rajtos aperigi verkojn ĉe LF-koop, inkluzive de la revuo Literatura Foiro.
Fonto: HeKo 764 7-B, 31 maj 2021