Lexus eldonos nur ses numerojn de Heroldo en 2017

Heroldo de EsperantoSociala Grupo Lexus el Brazilo komunikas:

1) La jarkolekto 2017 de Heroldo de Esperanto havos nur ses numerojn. Unu estis jam publikigita [en majo] kaj restas kvin numeroj por aperigo ĝis la fino de la jaro.

2) La abonantoj de la papera versio nenion malgajnos, ĉar

a) la abonantoj por dek du numeroj ricevos ses numerojn de la jarkolekto 2017 kaj ses de la jarkolekto 2018;
b) la abonantoj por kvar numeroj ricevos kvar numerojn de la jarkolekto 2017.

3) La abonantoj de nur la reta versio nenion malgajnos: dum la reta versio (retejo) ne pretiĝas, oni ricevos la PDF-version, sed la periodo de la abono validos por respektive dek du aŭ kvar monatoj nur post la ekfunkciigo de la reta versio.

Fabrício Valle
direktoro

Fonto: HeKo 651 4-B, 13 jul 2017

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Lexus eldonos nur ses numerojn de Heroldo en 20171

  1. Mi devis preni tiun decidon ĉar tio faciligos akuratigi la aperritmon. La situacio pliboniĝas, se konsideri favorajn okazaĵojn kaj pli efikajn internajn decidojn.

Respondi