Kien la movada gazetaro?

Legantoj

La merkato de periodaĵoj forte ŝanĝiĝas en la lastaj jaroj. Multaj gazeteldonejoj nuntempe forte tranĉas la kostojn – pro kio ofte suferas la kvalito – kaj ŝanĝas sian ekonomian modelon, provante trovi aldonajn enspezojn ekster la kutimaj vojoj. La proporcio inter abonkotizoj, pagoj de reklamoj kaj vendo de unuopaj ekzempleroj ŝanceliĝas, sed, plej grave, kutime en ĉiu el la kategorioj la sumo malkreskas. Por teni la negocon enspeza kaj la revuon debita, necesas pliaj ŝanĝoj.

Paŝon post paŝo – en la interreton

Pli kaj pli da revua enhavo aperas en la reto. En tio estas nenio nova. Diversaj gazetoj publikigis siajn artikolojn en la reto jam antaŭ dek aŭ eĉ dudek jaroj. Tiam, en la pioniraj tempoj, la komputilo (ĉar ne ankoraŭ telefono!) rolis kvazaŭ vitrino de gazetvendejo. La preterpasanto povis vidi la unuan paĝon, eble legi la frontan artikolon, foje “trafoliumi” la gazeton. La celo estis prezenti la enhavon kaj tenti la publikon aĉeti la “veran” gazeton. Nun la reta versio estas ofte neniel malpli “vera” ol la presita. Aŭ eĉ anstataŭas ĝin.

Pli kaj pli granda parto de la gazetoj estas havebla rete, kaj la legantoj ofte entute rezignas pri la presita versio. La eldonejoj provas – kun diversaj rezultoj – pagigi la retajn legantojn por la enhavo disponigita en la reto. En la komenca periodo de la interreto, ĉio publikigata en la Tut-Tera Teksaĵo estis principe senpaga kaj libere alirebla. Tio kutimigis la publikon kaj kreis kvazaŭ regulon: se io estas en la reto, tio estu senpaga. Tial kaŭzas tiom da problemoj la nuna transiro al la sistemo en kiu la leganto pagas por la enhavo ricevata rete. Ĉar estas malfacile konvinki iun, ke tiu ekpagu por io, kio ĝis nun estis senpaga, la gazeteldonejoj variigas kaj vastigas la oferton: en la reto aperas eĉ pli, inkluzive de la tuto, sed oni ja pagu por legi ĉi tion.

Serioza revuo en 2017 apenaŭ povas elturniĝi sen reta ĉeesto. Ĝi povas manifestiĝi en malsamaj manieroj. La plej kutima kaj plej malnova estas simple publikigo de iuj artikoloj, aŭ eble eĉ ĉiuj, en la formo de facile legebla teksto. Tiel okazas ankaŭ en Esperantujo: Monato publikigas la komencon de ĉiu artikolo (por legi la tuton necesas pagi la abonon aŭ atendi du jarojn, kiam la enhavo iĝas legebla senpage) kaj La Ondo de Esperanto publikigas elektitajn artikolojn en sia retejo La Balta Ondo. Iuj aliaj, por kiuj mi ne trovas ekzemplon en la Esperanto-movado, publikigas ĉiujn artikolojn, sed rajtigas legi nur kelkajn el ili (libere elekteblajn) en la sama aparato, necesas pagi por legi la pliajn (ekzemple por legi pli ol tri artikolojn semajne aŭ dek artikolojn monate ktp).

Se publikigi ĉion, kial ne publikigi tiel, kiel en la presita formo? Tio estas plej facila, ĉar ne postulas aldonan laboron kaj la reta leganto ricevas ekzakte la samon, kion la tradicia abonanto. En tiu formo – do, en la formato PDF – eblas legi ekzemple la revuon Esperanto. Ĉiu individua membro de UEA povas konsulti la jarkolektojn ekde 2004 ĝis la kuranta jaro, tiuj ĝis la 35-a vivojaro povas same legi la revuon Kontakto.

Pli postula – pro la bezonata tempo kaj aldonaj elspezoj – estas kreo de aparta reta aŭ elektronika versio. La redakcio povas ebligi rete kvazaŭ foliumi la gazeton, do turni la paĝojn kiuj aspektas kiel en la presita eldono, sed post alklako sur la elektitan artikolon, ĝi aperas en formo pli taŭga por tralego en la komputila retumilo. Iuj gazeteldonistoj por pli grandaj titoloj kreas specialan aplikaĵon por tabulkomputiloj kaj saĝotelefonoj, en kiuj la legado estas pli intuicia kaj la enhavo “kompostiĝas” laŭ la grandeco de la ekrano en la uzata aparato. Tia aplikaĵo ofte havas aldonajn funkciojn, ĝi povas ekzemple sonorigi kiam aperas urĝa novaĵo aŭ arigi en unu loko ĉiujn artikolojn pri specifa temo.

MonatoPli facila kaj malpli kosta estas kreo de ePub- kaj Mobi-dosieroj, kiuj faras la samon por la pli kaj pli popularaj bitlibrolegiloj (inter la plej famaj estas Amazon Kindle). Pri tio pioniris en Esperantujo Flandra Esperanto-Ligo, kun siaj libroj kaj la revuo Monato en PDF, ePub kaj Mobi. La Ondo, antaŭe havebla elektronike nur en PDF, ekde 2017 rezignis pri la papera eldono, sed vastigis sian elektronikan paletron per ePub. Beletra Almanako estas aĉetebla en la elektronika formo per Google Play.

Ke ne temas pri la definitiva fino de la papera gazetaro, sed ĝia aliformiĝo, pruvu la resurekto de la usona eldono de la fama semajna revuo Newsweek. Fine de 2012 aperis ĝia “lasta” papera numero. La gazeto transloĝiĝis komence de 2013 en la reton, sed ne multe pli ol unu jaron poste, en marto 2014, ĝi revenis al kutimaj gazetvendejoj. Cetere, rigardu tie: kiom da gazetoj pri novaj teknologioj troveblas? Tutaj bretoj da revuoj pri telefonaj aplikaĵoj, komputila programaro, kreado kaj administrado de retejoj. Ĉu ne estas ĝuste tiuj, kiuj devus malaperi kiel unuaj? Kaj estas ĝuste ili, kiuj nun progresas!

Tiuj evoluoj estas tre rapidaj, sed pro tio ne malpli interesaj. La eventuala stumblo de la eldonistoj ĉe tiu sojlo povas grave endanĝerigi la soci-ordon kiun ni konas. La ĵurnalistoj ne nur certigas al ni distron, ne nur liveras klaĉojn kaj veterprognozon, sed ankaŭ plenumas gravan rolon de la kontrolantoj de la registaroj, urbestroj, asociaj gvidantoj ktp. Tial libera kaj sendependa gazetaro estas piliero de demokratio – por bone fari sian laboron, ĝi devas trovi financadon. Ĉu vi pretas pagi?

En la rondo familia

Kiel menciite pli frue, ankaŭ en nia eta Esperanta gazet-merkato speguliĝas la tutmondaj procezoj. Tiurilate Esperantujo ne estas avangarda, sed ĝi postkuras la ĉirkaŭan realecon. Ŝanĝiĝas la legokutimoj de homoj, ankaŭ de esperantistoj, kaj la Esperanto-gazetaro devas agordiĝi al la bezonoj kaj postuloj de la klientoj. Eble estus pli facile alfronti la defion se ne trudiĝus nun amaso da aliaj problemoj…

La ŝanĝiĝoj en la gazetaro ne estas subitaj, temas pri procezo – la abonnombroj malgrandiĝas de jaro al jaro (tio ne rilatas al Esperanto, kiu nur en la lasta jaro – en unu jaro! – perdis 17% da pagitaj abonoj), la novaj manieroj prezenti la enhavon estas enkondukataj poiome. Tiuj ŝanĝiĝoj, en alia ritmo, tuŝas ankaŭ Esperantujon.

Kiu scias, eble jam post kelkaj jaroj la Esperantaj historiistoj kaj publicistoj traktos la jaron 2017 kiel limon en la rakonto pri la Esperanto-gazetaro? Pasis apenaŭ tri kvaronoj de la jaro kaj jam estas tiom da notindaj observoj! Ni rigardu de proksime la situacion pri la internaciaj movadaj revuoj.

EsperantoKvietiĝis la plendoj ĉirkaŭ Esperanto. La redaktora karuselo movita komence de la unua estraro de Mark Fettes impresas nun haltigita. La “geredaktoroj”, kiel oni nomas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, eble ne levis multe la nivelon, sed discipline observas la aperritmon. Kia ajn estas la revuo, nun ĝi almenaŭ aperas akurate – kaj ĉirkaŭ la grandaj malfruoj koncentriĝis la ĉefaj plendoj antaŭ unu jaro. Pri ĝia kvalito ne multaj jam zorgas. Sed manko de interesa, varia enhavo, klerigaj artikoloj kaj senriproĉa lingvaĵo trovos sian efikon en la daŭre falanta nombro de abonoj. Fine de 2016 Esperanto havis 2257 pagitajn abonojn, nur iomete pli ol duonon de la rezulto 10 jarojn pli frue, kiam ĝi ankoraŭ forte superis 4 mil pagitajn abonojn.

Mi ne kuraĝas aserti, ke ia mirakla pligrandigo de la abonantaro estas farebla – sed eble la falo ne devus esti tiom drasta? La revuo perdas la kutimajn legantojn kaj ne scias gajni novajn. Kio okazas pri la miliono(!) da lernantoj el Duolingo? Ĉu vere ne eĉ nur ĉiu centa el ili interesiĝas pri abono al Esperanto kaj membriĝo en UEA? Nur tiu 1% de la Duolinganoj estas jam kvaroblo de la tuta nombro de la nunaj abonantoj de Esperanto!

Por esti justa, pri la nuna situacio ne kulpas nur la nunaj geredaktoroj. Ili trovas sin ekde kelkaj monatoj en malfacila situacio kaj ĝis nun montris nur ke ili ne sukcesos multe ŝanĝi ĝin. Kion ili povas nun fari, estas la mildigo de la problemo per akurata aperigado de la revuo. La reala devo finfine “fari ion” kuŝas ĉe la estraro de UEA, sed ĝi fiaskis jam en kelkaj aliaj kampoj. Ĝi ne agas racie kaj efike – la esperoj, do, estu for! Fettes povas multe skribi en Esperanto pri daŭripova evoluo, sed estu certa, ke ne temas pri la evoluo de UEA.

La malforto de unu povus fortigi aliajn. Tiel estas ankaŭ nun – la neinteresa kaj malgraviĝanta Esperanto liberigas la spacon por sendependaj movadaj revuoj. Tiuj, kiuj malabonas Esperanton pro malkontento, povas ekaboni alian revuon. Ĉu?

Heroldo de EsperantoHeroldo de Esperanto kun sia preskaŭ centjara historio, prestiĝo kaj pruvita tra la jaroj sendependeco, kiu manifestiĝis en kuraĝo fingromontri al problemoj, estus natura kandidato… Montriĝis eĉ okazo por tio, ĉar la revuo komence de 2017 ŝanĝis sian eldonanton. La eksa raŭmisma posedanto pezigis la gazeton per sia ideologia linio kaj partieco, kiuj ne estis digesteblaj por multaj legantoj. Aliflanke la nova eldonanto, Fabrício Valle (komence ne sola, lia komerca partnero mortis en januaro), havis jam sufiĉajn okazojn por elmontri siajn entreprenajn kaj redaktajn mankojn.

Ne estas sciate kiom da personoj pagis la jarabonon por la “nova, moderna kaj enhavriĉa” Heroldo – tiu kostis 59 eŭrojn, la reta eldono: 29 eŭrojn – sed estas pli ol certe ke ĝi ne atingis la planatan nivelon de 3600 abonoj. Tiuj, kiuj tentiĝis al la promesoj de Valle, faris unu el la plej malbonaj moninvestoj en sia vivo. (Sed se la estraro de UEA povis en 2013 kaptiĝi je belaj vortoj pri avangardo kaj novelanismo…) Ili pagis preskaŭ po kvin eŭrojn por ĉiu paĝo! Krome, en la unu(nur)a numero kiu aperis, unu tutan paĝon el 12 okupis reklamo de la lingvo Esperanto mem, en la portugala lingvo. Tiu unua numero de la nova Heroldo ne estis tamen tute malbona – se mi povus ricevi tian gazeton ĉiumonate, mi certe konsiderus mem aboni al ĝi. Sed ĝi ne estas daŭripova.

La brazila eldono esence estis nova gazeto kun malnova nomo. Estis, ĉar kion ajn pli promesus Valle, la malnova posedanto anoncis publike nuligon de la vendokontrakto pro la nerespekto de la interkonsentoj flanke de la nova. Jarŝanĝe la gazeto revenos en la manojn de Giorgio Silfer. Ĉu li daŭrigos la eldonadon aŭ nur konservos la rajton je la nomo? Se la vickonsulo ne decidos sukuri la gazeton, ne estos li kiu enskribiĝas en la historion kiel tiu, kiu mortigis ĝin. Kaj eĉ se li emos ankoraŭ redakti Heroldon, ĝi ne plu estas triumfonta.

Tra la MondoDu aliaj novaĵoj markas la jaron 2017. Januare enmondiĝis la unua numero de la nova “sendependa sezona revuo” kreita de Huang Yinbao (Trezoro) – Tra la mondo. Estas bizare, ke post la malapero de El Popola Ĉinio en 2000 la lando, kiu portas torĉon de unu el la plej malnovaj civilizacioj de la mondo, ne sukcesis liveri al la internacia publiko novan Esperanto-gazeton. Feliĉe, Trezoro inspiriĝis de la revuoj, kiujn li foliumis en Roterdamo en la daŭro de lia volontulado por la Centra Oficejo de UEA. Tre bone, staĝo en la CO ja devus sproni al aktivado kaj novaj kuraĝaj iniciatoj! Tra la mondo estas senpage elŝutebla el la reto kiel PDF-dosiero, sed ankaŭ la papera abono estas ebla (kontraŭ pago). Malgraŭ kelkaj kompostaj stumbloj la entrepreno meritas interesiĝon de vasta publiko, ĉar – kvankam internacia – ĝi ĵetas fortan lumon sur la grandan ĉinan E-movadon. Ekde la dua numero la gazeto eknestis ĉe la germana Interkultura Centro Herzberg. Dume la fondinto forte sin dediĉis al alia, ankoraŭ pli nova revuo…

Kuriero de UneskoUnesko-Kuriero, la Esperanta eldono de la oficiala revuo de Unesko. Aplaŭdinda estas la sukceso kolekti aron da volontulaj tradukantoj. La Unesko-aferoj interesas esperantistojn ekde jardekoj, tial ne estas dubo, ke la periodaĵo trovos sian niĉon en nia movado. Tamen, mia indulgemo rilate lingvajn kaj kompostajn erarojn estas en tiu kazo malpli granda, ĉar temas pri eldonaĵo sub la ŝildoj de Unesko kaj UEA. La malfruo de la dua numero estas ankoraŭ tolerebla, ĉar dume temas pri bagatelaj kelkaj semajnoj…

Laste sed ne balaste… La Ondo de Esperanto, por kiu la jaro 2017 estas revolucia, eĉ se ĝi ne trumpetas pri tio same kiel Heroldo faris pri si mem. Plena rezigno pri la papera eldono kaj salto en la interreton estas decido kuraĝa, sed ne naiva.

La Ondo de EsperantoEn sia eseo Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro (2007) Aleksander Korĵenkov estis singarda pri la avantaĝoj de la retaj gazetoj, sed samtempe ne taksis – kiel iuj aliaj – la interreton malamiko de la tradiciaj gazetoj. Dek jarojn poste la gazeto kiun li redaktas aperas nur en la interreto. Mi ne estis inter la entuziasmuloj de tiu ŝanĝo kaj mi daŭre paŭtas pri la nuligo de la papera eldono, eĉ se mi komprenas la faktorojn malantaŭ tiu decido. Kvankam mem, portempa elmigrinto, mi legas ĵurnalon kaj semajnan revuon el mia devenlando nur en la interreto kaj mia librolegilo, La Ondo en tiu formo ne estas por mi same alloga kaj mi fakte legis la lastajn numerojn malpli atente ol mi faris tion antaŭ kelkaj jaroj. Sed tio estas nur miaj personaj preferoj kaj mian kapricemon la leganto povis percepti jam el la supraj alineoj.

La fakto estas ke La Ondo kiel sola el la internaciaj movadaj Esperanto-revuoj ne cedas al paŭperismo, kiun mi ĵus priskribis. Tiom pli mi bedaŭras, ke estas ĝuste ĝi kiu malhavas la paperan eldonon kiel unua! Eĉ se tio metus ĝin en la avangardajn vicojn.

La adaptiĝo al la reta versio ne estis blinda – la PDF-versio estis modernigita, tiel ke ĝi ne similas la antaŭan presitan eldonon, sed estas kompostata kun la konsidero de la bezonoj de la ekran-legantoj. Okazis ankaŭ enhavaj ŝanĝoj – rilate ne nur la nombron kaj longecon de la artikoloj, sed ankaŭ la rubrikojn. La elektronika Ondo estas iom malsama ol estis la presita, sed ankaŭ la presita eldono evoluis laŭ la jaroj kaj malgraŭ la nova formo, oni daŭre perceptas ke temas pri daŭrigo de la sama gazeto.

Al La Ondo de Esperanto mi deziras, ke ĝi ankoraŭ iam havu la paperan eldonon – eĉ se ĝi estus akcesora al la PDF-versio, same kiel antaŭ deko da jaroj estis inverse.

Paweł Fischer-Kotowski

Foto: Legantoj de la papera Ondo el Turkio, Pollando, Francio kaj Slovakio; ĉu ili nun legas la bitgazeton?

Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/09/gazetaro

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Kien la movada gazetaro?

  1. Estas mirige ke neniu brita esperantisto intervenas por defendi almenau la memoron de Paul Gubbins, profesia jhurnalisto, chefredaktoro de “Monato”, prezidanto de EAB.

  2. Ian Fantom diras:

    La Esperanta gazetaro spegulas la nacian gazetaron en la Okcidento. La problemo ne estas nur la alveno de rivala teĥnologio, sed la perdo de fido inter la publiko en la enhavo. Konstante ni vidas en la komentoj de legantoj sub artikoloj en la retpaĝoj de la naciaj gazetoj, kiel la publiko pledas por honesta raportado pri iuj aferoj, kaj la ĵurnalistoj obstine tenas sin al la oficiala linio. Temas pri la aferoj kiuj devus aparte interesi Esperantistojn: kaŭzoj de militoj. Simile en la Esperanta gazetaro, neniuj el la ĝeneralaj gazetoj interesiĝis pri la manipulado kaj trompado en mia landa asocio, en kiu tiuj aferoj estis detale esploritaj. Ili ne interesiĝis pri la kaŭzo de la milito inter la gvidantoj de UEA kaj la ĉefaj aktivuloj en Afriko, kiu legeblas en la libro de Gbeglo Koffi. Estas same malfacile en la Esperanta medio kontraŭi la mensogojn kiuj aperis en La Brita Esperantistokaj EAB Update, kiel estis kontraŭi la mensogojn kiuj aperis en registaraj deklaroj pri teroristaj atakoj, kiel ekzemple 9-11, kiuj kondukis al la daŭrigo de la eterna militado. La ĵurnalismo estas koruptita profesio.

  3. Paweł Fischer-Kotowski estas brila junulo, kiu vigle povos kontribui al la Esperanto-movado. Lia emo kritiki (rilate mian laboron, ekde kiam mi estis redaktoro de Esperanto), ne temas malbona konduto de impertinentulo kiu ne havas multon por diri. Esperantujo bezonas homojn kun tiu kapablo kritike taksi kaj bone argumenti pri niaj problemoj kaj aferoj kaj li estas unu el la novaj talentoj por tiu laboro.
    Tamen, lia pritaksado de Heroldo ĉi-artikole estas iomete supraĵa. Li citas efektojn, sed ne kaũzojn. Li opinias en sia artikolo, ke mi havis jam sufiĉajn okazojn por elmontri miajn entreprenajn kaj redaktajn mankojn, sed ne klarigas la cirkonstancojn ĉirkaŭ la mankoj.
    Aliflanke, li honeste konfesas, ke “la nova Heroldo ne estis tamen tute malbona – se mi povus ricevi tian gazeton ĉiumonate, mi certe konsiderus mem aboni al ĝi. Sed ĝi ne estas daŭripova.”
    Li eraris en la aserto, ke Heroldo ne estas daŭripova, ĉar mi ankoraũ laboras por superi la krizon, kiu kaptis min kaj Heroldon. Certe li iam enlistiĝos inter la abonantoj de Heroldo kaj mi eĉ konfesas, ke kiam mia entrepreno superos definitive la krizon kaj lanĉos konkurson por elekto de profesia redaktoro por Heroldo, se li kandidatiĝos, li estos forta kandidato. Se aliaj periodaĵoj ne tute sendependaj aŭ evitantaj certajn temojn ne ŝatas redaktantojn kiel li, en la redakcio de finance sana Heroldo Paweł Fischer-Kotowski estos bonvena.

  4. Paul Desailly diras:

    Kiel ghisosta abonanto de “Esperanto sub la Suda Kruco” (ESK) tre plachas al mi la politiko de ties redaktoro (David Ryan) en Velingtono, Nov-Zelando. Tiu plenkolora 32-pagha presita revuo, kvar fojojn aperintajn en chiu jaro, legighas de centoj da esperantistoj tra Oceanio; ses monatojn post aperigo de la koncerna eldono la du miliona esperantistaro havas senpagan aliron al la tuta magazino en la elektronika arkivo de ESK kies inform-pagho dulingve rekomendas la internacian lingvon kaj la porpacajn idealojn de la Esperantismo:

    http://aea.esperanto.org.au/australia-esperanto-informilo-esk/?lang=eo

    http://aea.esperanto.org.au/esk/

    Saghe, lau mi, pagho 32 chiam anglalingve aperas por inviti ne-esperantistojn al la Movado

    Amike

    Paulo, Adelajdo, Australio

Respondi