Etikedaj arkivoj: Internacia Tago

Partoprenu en filmeto de TEJO por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

TEJO festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo! La 21a de februaro estas speciala tago dediĉita al la lingvoj, dialektoj, kaj kulturaj heredaĵoj, kiuj estas la fundamento de niaj identecoj. Por festi tiun ĉi tagon, ni intencas krei inspiran … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2024

Dum tiu tago, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2024

Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Homa Solidareco por Homaj Rajtoj

La 20a de decembro estas la Internacia Tago de Homa Solidareco. Solidareco estas valoro kiu reprezentas la celon konstrui pacajn kaj unuiĝajn komunumojn. Per solidareco ni agnoskas nian reciprokan dependecon kaj konsekvence nian interdependan respondecon. Pro tio, Unuiĝintaj Nacioj proponis … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2023

Toleremo estas necesa valoro por paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Ni ja devas esti kapablaj pace kunvivi, komune decidi pri publikaj aferoj, kaj garantii ke ĉiuj havu la samajn rajtojn. Toleremo estas respekto, akcepto kaj estimo por la riĉa diverseco … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Pliaĝuloj, 1 oktobro 2023

Maljuniĝo de la tutmonda popolo estas neŝanĝebla tendenco, interalie pro gigantaj antaŭenpaŝoj de la medicina scienco. Plena respekto de homaj rajtoj inkludas specialan atenton al specifaj grupoj. Pro tio, en 2023, ni pripensas la universalajn homajn rajtojn por pliaĝuloj. La … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Internacia Tradukada Tago

Unu el la riĉaĵoj de la mondo estas la abundo de lingvoj, kun siaj diversaj kulturaj ecoj kaj siaj diversaj manieroj esprimi la rilatojn de la homaro kun sia ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj tiuj lingvoj gravas, samkiel ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj homoj. … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2023

Ekde registaroj ĝis ordinaraj civitanoj, ni ĉiuj devas decidi pri paco. La ĉi-jara temo por la Tago de Paco estas “Agado por paco: Nia ambicio por la Celoj por Daŭripova Evoluigo”. Por atingi tiujn Celojn ni bezonas pacon; samtempe la … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2023

Ni staras en solidaro kun rifuĝintoj, kiuj ajn, kie ajn, kiam ajn. Ni honoras ilin, memorante iliajn kondiĉojn kaj suferojn, kaj ankaŭ iliajn forton kaj kuraĝon. Ĉiuj rifuĝintoj povu trovi landon kiu vere bonvenigas kaj gastigas ilin – kiu rekonas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizo en konsulta rilato kun Unuiĝintaj Nacioj, salutas UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2023. La familia unuo estas baza elemento en la organizado de la homa socio, kie infanoj estas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2023

Ekde sia fondiĝo, Unuiĝintaj Nacioj laboras por eliminado de rasa diskriminacio, kaj tiu principo fundamentas ĉiujn internaciajn instrumentojn pri homaj rajtoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ja diras, ke “ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia Tago de Virinoj 2023

Okaze de la internacia Virina Tago, TEJO salutas ĉiujn virinojn ĉie en la mondo, laŭdas la kontribuojn kaj diversecon de nia ina junulara komunumo. Kvankam la genra ekvilibro kaj reprezentado daŭre estas defio por la esperanta movado, ĉefe esperantaj organizoj, … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Okaze de la Internacia Virina Tago 2023, Universala Esperanto-Asocio salutas virinojn ĉie en la mondo. Ni daŭrigos kaj intensigos nian laboron por virinaj rajtoj kaj por plibonigo de la situacio de virinoj kaj knabinoj tra la mondo, kunlabore kun aliaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La mondo festas la 21an de februaro ĉiujare la tagon de gepatraj lingvoj. En tiu tago UEA prezentos al UN la deklaron, kiu sekvas, kiun esperantistoj traduku al sia lingvo kaj utiligu por informi pri la sinteno de la Esperanto-movado … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2023

La holokaŭsta memoro kaj klerigo pri viktimoj kaj supervivintoj de naziismo estas ne nur momentoj de funebro kaj honorigo. Ili estas ankaŭ gravaj atentigoj pri nuntempaj viktimoj de persekutado kaj misinformado. Pli ol ĉiam, ni bezonas kontraŭbatali malaman paroladon, antisemitismon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton