Monda Poezia Tago: Julio Baghy

BaghyOkaze de la hodiaŭa Monda Poezia Tago, tradicie festata la 21an de marto, ni proponas (re)legi la kontraŭmilitan poemon Ivaĉjo de Gyula “Julio” Baghy (1891-1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) kaj aliaj libroj.

Julio Baghy

IVAĈJO

Ivaĉjo estis brava kampobubo,
naiva filo de vilaĝa rond’.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l’ granda mond’.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor’
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor’…

Sed venis tempo, mondon detruanta,
kanonoj blekis: buŝo de l’ milit’
kaj lin forrabis tiu buŝ’ giganta…
Tre orfaj restis – kampo, pajla lit’,
sed li memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l’ patrin’ al fil’:
“Ivaĉjo kara, diras la biblio,
armiluzanto mortas per armil’…

La batalkampo en li miron vekis…
Ne greno kreskis tie, sed grenad’,
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead’
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor’…
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
“Ne de la Dio estas ĉi labor’…”

Li ĵetis for pafilon, bajoneton
kaj senarmile staris en arme’
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe’
kaj vanis puno kaj ordon’ de l’ stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
“Mi konas nur – dek leĝojn de la Di’…”

Perfido… Mortverdiktis la juĝisto
kaj kvin soldatoj tuj fortrenis lin…
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin’…
Ŝtonkoraj kamaradoj… Pastro mankis…
nur ĉirpis kampa gril’ tra l’ morta mut’…
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut’…

Dum ŝargis la soldatoj li subite
ekpalpis ŝarĝon de la panosak’…
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan’ el hejma bak’…
Li prenis ĝin, karesis kun kompato…
eklarmis… Kiel peze en la man’!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
“Akceptu, frato! Estu via pan’…”

(1926)

blkĈi tiu poemo de Julio Baghy aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 62-63), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.
Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm.

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA kaj en aliaj Esperantaj libroservoj.

Legu la biografion de Baghy en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 19-20.

Legu pri la poezia kreado de Baghy en la artikolo de Carlo Minnaja, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №2) kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208.

AlKo

Dankon al Jorge Camacho pro korekto.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/baghy-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi