Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022

indiĝenaj popoloj

Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj.

La lingvo estas unu el la ŝlosilaj rimedoj, per kiuj indiĝenaj popoloj strukturas siajn kulturojn, sciojn, valorojn kaj vivmanierojn. Lingvoj estas esencaj por konservado, evoluigo kaj diskonigo de indiĝenaj tradiciaj scioj.

Pro tio ni forte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032). La Jardeko estas temo de la 107a Universala Kongreso de Esperanto, nun okazanta en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022), kie oni diskutas pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, indiĝenaj rajtoj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Inter la agadoj pri la temo, la Kongreso eldonas novan tradukon de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, en Esperanto, kaj diskutas kiel aktivi por indiĝenaj rajtoj, pere de tiu grava dokumento.

La Kongreso, kun ĉeesto de indiĝenaj gastprelegantoj kaj fakuloj, enhavas diskutojn kaj prezentojn pri: panoramo de indiĝenaj lingvoj en Nord-Ameriko; agadoj de Esperanto-parolantoj por indiĝenaj lingvoj tra la mondo; kaj perspektivoj al lingvolernado kaj lingvorevivigo.

Por parolantoj de Esperanto, kiuj ĝenerale alte taksas la valoron de kultura kaj lingva diverseco, indiĝenaj popoloj meritas apartan simpation kiel la gardantoj de ĉirkaŭ naŭdek procentoj de la lingva heredaĵo de la homaro.

Nia asocio laboras por lingva diverseco kaj lingva demokratio, kaj subtenas indiĝenajn popolojn, kies lingvoj, kulturoj, tradicioj kaj mondrigardoj alportas preskaŭ senfinajn riĉaĵojn al la monda heredaĵo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1055.

Foto: UN

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi