Eŭropa Tago de Lingvoj 2022

tago

La Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Unio ekde 2011 ĉiujare la 26an de septembro iniciatas la Eŭropan Tagon de Lingvoj. Multaj eventoj okazas en Eŭropaj landoj okaze de ĉi tiu tago, vidu https://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/Default.aspx.

Jen unu el la malmultaj okazoj por Eŭropaj esperantistoj, kiam informado pri Esperanto estas facile pravigebla. Esperantistoj, ĉefe instruistoj kaj gepatroj de lernejanoj, eble trovos sin en tiuj eventoj, sed sendepende de tio ni ĉiuj povas disvastigi rete aŭ papere la mallongan deklaron pretigitan de EEU kaj de la Eŭropa komisiono de UEA, kiun vi povas legi ĉi tie: https://uea.org/vikio. Vi rajtas ŝanĝi la tekston laŭ via plaĉo kaj ankaŭ beligi ĝin per bildo.

Gravas informi ĉiujn, ke Esperanto ekzistas kaj volas ludi sian rolon en Eŭropo.

La baza teksto en Esperanto

Justan multlingvismon en Eŭropo ni subtenas.
Lerni Esperanton en la baza lernejo faciligas la postan lernadon de aliaj eŭropaj lingvoj, kaj kontribuas al la atingado de la celoj de la eŭropa multlingva edukado. La metodo “Multlingva Akcelilo” sur la bazo de Esperanto estis la plej subtenata propono de la eŭropaj civitanoj en la cifereca platformo de la konferenco pri la estonteco de Eŭropo por la temo Edukado.

EU aŭskultu siajn civitanojn!

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/tago-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi