Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2022

tagoAntaŭ 77 jaroj, post la teruraĵoj de la Dua Mondmilito, 51 nacioj ratifis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiel kreiĝis la plej granda kaj vere tutmonda organizo, la plej ambicia diplomatia klopodo por internacia paco. UN, nuntempe konsistanta el 193 membraj ŝtatoj, fariĝis la plej grava forumo por trakti tutmondajn aferojn.

UN ne regas, sed kunvenigas: ĝi estas la ununura loko kie la nacioj de la mondo povas kunveni kiel tuto, diskuti komunajn problemojn kaj trovi komunajn solvojn. Kompreneble, ĉio dependas de la nacioj mem, de la volo krei mondon kiu funkcias laŭ la valoroj de la Ĉarto de UN: paco, justeco kaj socia progreso.

La mondo (tio estas ni ĉiuj kaj la naturo kie ni vivas) bezonas renovigitan decidon de la registaroj realigi tiujn celojn. Ni devas firme kaj konstante aŭdigi nian deziron vivi en tiu mondo kie ĉiuj estas liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj, kaj ĉiuj povas kunvivi en harmonio kun la natura medio.

Kiel diris la Prezidanto de la 77-a Ĝenerala Asembleo de UN Csaba Kőrösi, oni bezonas solvojn pere de solidareco, daŭripoveco kaj scienco. Ni bezonas konstrui surbaze de tio kio unuigas nin, kaj konstrui konfidon.

Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908, laboras por montri la gravecon de la lingva flanko en la klopodoj por internacia kompreniĝo. Pro tio, nia organizo havas konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun UNESKO, nuntempe aktivas en la estraro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO) kaj ties Komitato pri Lingvoj, kaj subtenas la laboron de la studgrupo pri lingvoj kaj UN.

Inter la celoj de nia organizo, estas agado por superi la lingvan problemon en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon. Ni subtenas lingvan justecon, por ke ĉiuj estu aŭskultataj en decidoj por la estonteco de la homaro.

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, ni salutas tiun organizon tiel esencan por la estonteco de nia planedo, promesas nian daŭran kunlaboron, kaj apelacias al la membraj ŝtatoj de UN flankenmeti siajn diferencojn kaj labori ne por siaj propraj interesoj sed por la interesoj de ni ĉiuj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1071.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi