Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Neperforto, 2 oktobro 2022

neperfortoLa Internacia Tago de Neperforto celas antaŭenigi la principon de neperforto kiel vojon al kulturo de paco, toleremo kaj interkompreniĝo. Neperforta konduto ligiĝas al respekto pri la homaj rajtoj, al akcepto de fundamentaj liberecoj, al demokratio kaj al evoluigo por ĉiuj.

Unuiĝintaj Nacioj (UN) kunigas ŝtatojn, kiuj tamen estas komunumoj de homoj. La ideo de neperforto baziĝas sur la fakto, ke agado de registaro, por ke ĝi ne estu perforta, bezonas konsenton kaj kunlaboron de la popolo. La membraj ŝtatoj akceptis la Ĉarton de UN, la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn interkonsentojn por la konstruado de pacaj socioj.

Pro tio, kadre de tiu internacia tago UEA alvokas al tutmonda observo al la homaj rajtoj, al la rajto je libereco de opinio kaj esprimado, al la rajto de pacema asociiĝo kaj al la rajto partopreni la regadon de sia lando. Tiuj rajtoj estas iloj per kiuj la landoj fariĝas veraj komunumoj en kiuj ĉiuj, malgraŭ diverseco kaj diferencoj, estas liberaj kaj egalaj – kaj socie kunlaboras.

Nehazarde tiu tago estis elektita por koincidi kun la naskiĝtago de Mahatma Gandhi, la 2a de oktobro. La agado de tiu monde agnoskita gvidanto difinis neperforton kiel politikan agon por serĉo de sociaj ŝanĝoj sen malrespekti la plej altajn rajtojn al vivo, libereco kaj sekureco. Ĝi estas vojo al socia inkluzivado kaj justeco.

UEA pledas, ke ĉiuj civiluloj en la mondo povu postuli ĉe siaj registaroj, ke ili plenumu la interkonsentojn akceptitajn. UEA ankaŭ instigas, ke ĉiuj individuoj en siaj ĉiutagaj vivoj kulturu neperfortan konduton. Kiel parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ni celas al edukado kaj publika konscio pri neperforto, ĉar neperfortan konduton oni lernas per pozitiva kunvivado kaj kunlaboro, per malferma interkonatiĝo kaj senbara renkontiĝo. Per Esperanto ni faciligas rilatojn inter homoj por pluraj celoj, de paco al civitaneco, de edukado al scienco, de ekologio al solidareco.

Ni antaŭenigas lingvan justecon, por ke parolantoj de ĉiuj lingvoj rajtu pace grupiĝi kaj trovu internacian subtenon por firme esprimi sin pri tio, kion ili volas kaj kion ili atendas de siaj registaroj, kaj kian socion ili deziras. Per Esperanto ni proponas ponton inter la lingvoj por kreskigi komprenon kaj estimon inter ĉiuj homoj.

Homoj venas unuaj. Tio estas la vojo al pli bona mondo por ĉiuj, en kiu ni povu trovi solvojn al la multaj problemoj kiuj afliktas nian planedon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1068.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi