Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo

toleremoUniversala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj ĉiujn homojn de bona volo okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16a de novembro 2022.

Toleremo estas grava principo en plurecaj socioj. La respekto kaj estimo por aliaj manieroj esti homoj kaj aliaj formoj de esprimo, estas bazo por la transvivo de niaj socioj. Toleremo estas agnosko de la homaj rajtoj kaj liberecoj de ĉiuj.

Toleremo ligiĝas kun aliaj demokratiaj valoroj por la serĉado de feliĉo por ĉiuj. Tiuj valoroj, kiel ekzemple libereco, justeco kaj egaleco, dependas unu de la aliaj. Toleremo fortigas la kulturon de paco, neperforto, civitaneco, inkluziveco, nediskriminacio kaj esprimlibereco.

Kiel diris la Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, oni devas protekti kaj antaŭenigi diversecon de kulturoj, lingvoj kaj scioj, precipe indiĝenaj, tiel ke ĉiuj mondrigardoj riĉigu la homaron per dialogo kaj interŝanĝo. Tro multe da utila scio estas forŝlosita malantaŭ bariloj de lingvo kaj kulturo.

Gravas, ke ni plifortigu ekzistantajn vojojn, kaj kreu novajn kanalojn, por konatiĝo surbaze de konfido. Ĉiuj aŭskultu kaj estu aŭskultataj. En ĉiu kulturo oni trovas ideojn pri toleremo: tiujn ni disvastigu por konstrui socian unuiĝon kaj harmonion. Sed por tion fari, necesas efikaj kaj egalecaj lingvaj kanaloj inter la popoloj, tiel ke ĉiuj homoj povu sin esprimi kaj esti aŭskultataj.

Kiam Zamenhof donacis la internacian lingvon Esperanto al la homaro, li, tion farante, proponis vojon por antaŭenigi toleremon. La ideo estas simpla tamen potenca: se oni pli bone interkompreniĝos, oni agnoskos la homecon de ĉiuj homoj en ĉiu ties diverseco. Tiu celo aŭ volo atingi pacon kaj kunlaboron per kompreno kaj alproksimiĝo konsistigas la esencon de la spirito de la Internacia Lingvo Esperanto.

En ĉi tiu tago ni invitas ĉiujn fariĝi konstruantoj de toleremo. Lingvoj kaj vortoj estas pli potencaj ol ni kutime agnoskas. Ni celu lingvan egalecon, tiel ke ĉiuj homoj povu aliĝi al la dialogo de ideoj kaj de kunlaboro kiu necesas en tiuj ĉi tempoj kiam la tuta estonteco de la planedo estas minacata. Toleremo estas pli ol dezirinda: ĝi estas necesa por ke ĉiuj povu vivi en paco kaj en paco solvi la problemojn de la planedo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1077.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi