Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2023

edukado

La homaj rajtoj estas interdependaj: la rajto aliri al edukado postulas observon de ĉiuj homaj rajtoj. Universala haveblo de edukado estas esenca por la individua digno kaj la kolektiva evoluo: ĝi estas ŝlosilo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni bezonas inkluzivan, altkvalitan, justan kaj dumvivan edukadon.

Fronte al tutmonda ekonomia krizo, pligrandigo de malegalecoj kaj klimataj ŝanĝoj, edukado estas akcelilo por progreso kaj problemosolvado. “Por investi en homoj, antaŭenigu edukadon” – jen la temo de la ĉi-jara Tago.

Pasintjare, en 2022, dum la Pintkunveno por Transformi Edukadon, membroŝtatoj de UN decidis investi pli forte kaj efike por antaŭenigi edukadon. Nuntempe, bedaŭrinde, pli ol duono de la infanoj de la mondo ne kapablas bone legi nek kompreni simplan rakonton, kaj pli ol 240 milionoj da infanoj kaj junuloj ne ĉeestas klasojn.

Inter la baroj por plena edukado por ĉiuj estas lingvaj problemoj. Lingva diskriminacio malebligas al multaj homoj ricevi edukadon en siaj denaskaj lingvoj aŭ eĉ en lingvoj kiujn ili komprenas. Ĝi ankaŭ malhelpas diskonigon de scioj akumulitaj de indiĝenaj popoloj kaj tradiciaj komunumoj. Egaleco en edukado devas rekoni ĉiujn formojn de scioj kaj ĉiujn lingvojn.

La plej bonaj edukaj medioj proponas vastan ekzercadon en la lingvo aŭ lingvoj de lernantoj. Krome, interkompreniĝo kaj interkonatiĝo estas bazo por konstrui pacon kaj evoluigon por ĉiuj. Lingva diverseco estas fundamenta por interŝanĝi sciojn kaj vivmanierojn.

Lingvoj ebligas eduki homojn kaj diskonigi sciojn. Ni bezonas ĉiujn lingvojn, de ĉiuj popoloj kaj komunumoj, por efike atingi tiujn celojn. Ankaŭ la internacia lingvo Esperanto proponas vojon por antaŭenigi interkompreniĝon, kunlige kun aliaj lingvoj – kion jam montris la movado por Esperanto kaj la uzo de tiu lingvo por lernejaj interŝanĝoj. Per Esperanto, ni antaŭenigas edukadon por ĉiuj kaj instigas plenan respekton al ĉiuj lingvoj.

[Ĉi tiu mesaĝo estas sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!]

Foto de UNISEF

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1088.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi