Arkivo por la etikedo 'Ulrich Brandenburg'

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018

Ankaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2018a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de rekorde multaj 18 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille […]

Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA

Malofte altnivela politikisto vizitas Esperanto-kongreson. Tamen en Freiburg en Breisgau la 94an Germanan Esperanto-Kongreson kaj la konferencon de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) dum pentekosto vizitis Vytenis Andriukaitis el Litovio, la EU-komisionano pri sekureco de nutraĵoj, kaj li eĉ alparolis la kongresanaron en Esperanto – nu, li junaĝe lernis Esperanton kaj dum kelka tempo intense praktikis nian […]