Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA

Germania E-Kongreso

Malofte altnivela politikisto vizitas Esperanto-kongreson. Tamen en Freiburg en Breisgau la 94an Germanan Esperanto-Kongreson kaj la konferencon de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) dum pentekosto vizitis Vytenis Andriukaitis el Litovio, la EU-komisionano pri sekureco de nutraĵoj, kaj li eĉ alparolis la kongresanaron en Esperanto – nu, li junaĝe lernis Esperanton kaj dum kelka tempo intense praktikis nian lingvon.

Ĉeestis ankaŭ pluraj diplomatoj delonge konataj en Esperantujo – d-ro Seán Ó Riain el Irlando, vicambasadoro en Vieno kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU); Ulrich Brandenburg, emerita ambasadoro de Germanio en Moskvo, ĉe NATO (Bruselo) kaj en Lisbono; kaj Jozef Reinvart, slovaka diplomato. Ĉeestis ankaŭ Zlatko Tiŝljar el Slovenio, la ĝenerala sekretario de EEU – kaj kompreneble la gvidantaroj de Germana Esperanto-Asocio, de la loka grupo Freiburg kaj de la regiona asocio, Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo. Entute ĉeestis pli ol 170 partoprenantoj el deko da landoj dum tiu kunveno de la 2a ĝis la 5a de junio 2017.

La ĵus emeritiĝinta ambasadoro Ulrich Brandenburg elektiĝis nova prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio. Li estas denaska esperantisto. Elektiĝis krome kiel estraranoj Barbara Brandenburg por administraj aferoj, d-ro Matthias Hecking kiel trezoristo, kaj la Germana Esperanto-Junularo sendis sian reprezentanton Cornelia Luszczek. La asocio dankis al la ĝisnuna prezidanto Sebastian Kirf, kiu post kvarjara oficado transdonis sian postenon, kaj al la estrarano Christoph Krick, kiu ankaŭ retiriĝis el la GEA-estraro.

<…>

<…>

<…>

Alois Eder

Ĝi estas komenco de la artikolo, publikigita en la julia numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi