Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2020

Beaufront3. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Louis de Beaufront (Louis Eugène Albert Chevreux, 1855-1888-1935), franca instruisto, esperantisto kaj idisto, nomita “la dua patro de Esperanto” pro la sukcesa disvastigo de Esperanto; fondinto (1898) de la asocio SPPE (poste: SFPE) kaj ties organo L’ Espérantiste, reprezentanto de Zamenhof ĉe Hachette (1901-03), aŭtoro de pluraj lerniloj kaj prilingvaj libroj, inkluzive de la unua vera gramatiko de Esperanto Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto (1900); kompilinto de la antologio Esperantaj prozaĵoj (1902); en 1908 forlasis Esperanton kaj aliĝis al Ido, kiun li kunkreis.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 30-31.

4. Antaŭ 40 jaroj mortis Eŭgeno Aisberg (ruse: Евгений Давыдович Айсберг, france: Eugène Aisberg. 1905-1919-1980), ruslanda, poste sovetunia kaj francia inĝeniero kaj redaktoro (prezidanto de Internacia Unio de Radioteknika kaj Elektronika Gazetaro), kaj esperantisto; kunfondinto de Internacia Radio-Revuo (1925), en kiu aperis lia artikolserio La babiladoj pri radio (1926), poste diskoniĝinta libroforme kiel Fine! Nun mi komprenas la radion!, kiu estas unu el plej multe tradukitaj libroj, verkitaj en Esperanto (pli ol 20 lingvaj versioj, inkluzive de la franca, kiu aperis jam en 29 eldonoj); honora membro de UEA (1980).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 11-12.

5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Reinhardt Selten (1930-1947-2016), Esperanto-aktivulo en Frankfurto, dumviva membro de UEA (1969), fonda membro (1983) kaj honora senatano de AIS, rektoro de la Internacia Kongresa Universitato en UK-84 (Berlino, 1999); aŭtoro de Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj: Ĉu mi lernu Esperanton? (Kun J. Pool, 1982, 2a eld. 1995) kaj Por dulingveco en Eŭropo: Argumentoj kaj dokumentoj (Kun H. Frank, 2005); redaktoro de la studkolekto La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado (1997), aperinta ankaŭ en nacilingvaj versioj; ĉefkandidato de la germana sekcio de EDE en eŭropaj elektoj en 2009, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1995).

12. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Ulrich Brandenburg (1950- ), germana diplomato kaj denaska esperantisto, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (1974-76), redaktoro de Pozitive (junulara rubriko en Germana Esperanto-Revuo), prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (2017- ), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (2010), patro de du denaskaj esperantistoj.

16. Antaŭ 60 jaroj mortis Valdemar Langlet (Lanlé, 1872-1890-1960), sveda ĵurnalisto, diplomato kaj pioniro de Esperanto, ricevinta kun sia dua edzino Nina la honoran titolon “La justulo de la mondo” pro savado de judoj el la nazia persekutado en Budapeŝto (1944-45), kunfondinto kaj la unua eldonanto (1895-97) de la gazeto Lingvo Internacia, organizinto kaj realiginto (kun E. Etzel) de la unua internacia vojaĝo per Esperanto (Finnlando, Ruslando, Rumanio, Aŭstrio-Hungario, Germanio), kunfondinto kaj la unua prezidanto (1896-1909) de Sveda Esperantista Societo, aŭtoro de Esperanto ett korrespondens- och turistspråk<.em> (1896) kaj Kanto al la fago de paco (Kun muziknotoj de C. Adelsköld, 1897).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 165-166.

17. Antaŭ 15 jaroj mortis Bakin (pseŭdonimo de Li Yaotang, alinome Li Feigan 1904-1921-2005), ĉina verkisto, socia kaj ŝtata aganto (vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio, prezidanto de Ĉina PEN-Klubo k. a.) kaj esperantisto; vicprezidanto (1980-86), prezidanto (1986-89) kaj honora prezidanto (1990) de ĈEL; kunfondinto de la societo Amikoj de Esperanto (1981); tradukinto de kvar Esperantaj libroj en la ĉinan: Akita Uĵaku. Danco de skeletoj (laŭ la traduko de Ŝuzui Haĵime, 1930), E. de Amicis. La floro de l’ pasinto (laŭ la traduko de R. Junck, 1930), A. N. Tolstoj. La morto de Danton (laŭ la traduko de N. Hohlov, 1931); J. Baghy. Printempo en la aŭtuno (1932). Aperis Esperantaj tradukoj de tri liaj libroj: Aŭtuno en la printempo (1980), Frosta nokto (1990), La familio (1999). Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1981).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 20-22.

21. Antaŭ 80 jaroj mortis Eduard Stettler (Ŝtétler, 1880-1908-1940), svisa juristo, socia aktivulo kaj esperantisto; prezidanto de SES (1911-13, 1927-32), vicdirektoro (1910-19) kaj direktoro (1919-20) de UEA, prezidanto de UEA (1920-24, 1928-34), ĉefaŭtoro de du statutoj de UEA (1920, 1934); aŭtoro de libro pri H. Hodler (1928), en kiu estas prezentita la frua historio de UEA, kaj de pluraj artikoloj, precipe en la revuo Esperanto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 266-267.

23. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Claude Nourmont (1945-1963- ), franca instruistino kaj esperantistino, ekde 1976 loĝanta en Luksemburgio, prezidanto de TEJO (1975-77) kaj ĝia honora prezidanto (1978), prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1994-2001), vicprezidanto de UEA (2004-13), prezidanto de LKK de la 83a UK (Montpeliero, 1998), redaktoro de Le Monde de l’espéranto (2003- ), redaktoro pri arto de Monato (2005- ), kunlaboranto de La Ondo de Esperanto.

29. Antaŭ 60 jaroj mortis Giorgio Canuto (1897-1925-1960), itala medicinisto, fakulo pri jura medicino, universitata instruisto (rektoro de Parma Universitato, 1950-56) kaj esperantisto; vicprezidanto (1928-36) kaj prezidanto (de 1938 ĝis la baldaŭa malvigliĝo, 1950-60) de Itala Esperanto-Federacio; prezidanto de UEA (1956-60), vicprezidanto de LKK k rektoro de ISU en la 27a UK (Romo, 1935), membro de AdE (1953-60); post lia forpaso laŭ propono de Lapenna ĉe UEA estis kreita Fondaĵo Canuto, kiu ebligas membrecon al esperantistoj el nepagipovaj landoj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 54-55.

31. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Lev Zamenhof (Лев Маркович Заменгоф, 1875-1998-1934), ruslanda, poste pollanda juda kuracisto kaj esperantisto, frato de L. M. Zamenhof, konata en Esperanto kiel Leono Zamenhof; redaktoro de Pola Esperantisto (1908-1913), membro de la Lingva Komitato (1925-34); tradukinto de Aspazio de A. Świętochowski (1908), Protesilas kaj Laodamia de S. Wyspiański (1908), Ave Patria, morituri te salutant… (1909) kaj El la konstituciaj Tagoj (1910) de W. Rejmont, kaj de poemoj de kelkaj polaj poetoj en la kolekto Mia Liro (1909), kiu enhavas ankaŭ liajn originalajn poemojn.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi