BET-56: Ulrich Brandenburg prelegos en Klajpedo

BrandenburgPost sia 36-jara diplomata kariero Ulrich Brandenburg emeritiĝis kiel ambasadoro de Germanio en 2016. En la jaroj antaŭe li servis, interalie, kiel direktoro pri sekureca politiko en la ministerio pri eksterlandaj afero kaj kiel ambasadoro de Germanio ĉe NATO, en Ruslando kaj en Portugalio. En la jaroj 2019 kaj 2020 li kun mandato de OSKE gvidis la laborgrupon pri ekonomiaj aferoj kadre de la Triflanka Kontaktgrupo por reguli la konflikton en orienta Ukrainio. Ulrich Brandenburg estas denaska esperantisto. En la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, Ulrich Brandenburg prelegos pri la temo, kiun li mem prezentas ĉi-sube.

Esperanto kaj daŭripovo: spertoj de la 99a Germana Esperanto-Kongreso

En 2020 la eldonejo Mondial kune kun UEA aperigis gvidilon en Esperanto pri la “17 Celoj por Daŭripova Evoluigo” de la Unuiĝintaj Nacioj. La redaktadon prizorgis Humphrey Tonkin kaj Rakoen Martens; kontribuojn skribis fakuloj trovitaj inter esperantistoj pri ĉiu el la 17 celoj. Tiu publikaĵo enviciĝas en serion de klopodoj sekvi temojn aktualajn por la Unuiĝintaj Nacioj kaj la monda komunumo, kaj formuli poziciojn el esperantista vidpunkto. UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale tiamaniere montras ke ili ne agas en izoleco, sed estas parto de internaciaj debatoj.

En Germanio ni decidis sekvi tiun linion, inter alie per la temoj pritraktataj dum niaj kongresoj. Tial la kongreson en 2019 ni dediĉis al la “Unesko-jaro de indiĝenaj lingvoj”. Feliĉe pri tiu temo ekzistas pluraj spertuloj parolantaj Esperanton, kaj kelkaj el ili venis por prelegi ĉe ni. Rezulto estas ioma profundigo de niaj kontaktoj kun organizoj de etnaj minoritatoj; krome la GEA-kongreso eniris la oficialan liston de eventoj pri tiu temo sub la aŭspicio de Unesko. Financan subtenon ni ne ricevis.

En 2022 denove eblas kunveni ĉeeste, kaj por la Germana Kongreso ni elektis la temon “Daŭripovo”. Ĉar la kongresloko Oldenburg estas proksima al la Nederlanda limo, ni demandis nian najbaran asocion Esperanto Nederland pri kunlaboro, kaj ni proponis al la germana Erasmus+ -agentejo komunan projekton pri tiu aktuala temo: prepar- kaj konkludan kunvenon, la kongreson mem kaj publikigon de la ricevitaj kontribuoj. Kun iom da bonŝanco la agentejo akceptis nian proponon kaj donis konsiderindan subvencion. Kaj ni konstatis ke ankaŭ pri “Daŭripovo” eblas trovi multajn fakulojn en niaj rondoj: la programo estas plena kaj altkvalita.

Mi skribis ĉi tiun enkondukon tri semajnojn antaŭ la kongreso, kaj mem ankoraŭ scivolas pri la rezultoj. Ni devos analizi ĉu valoris investi la aldonan laboron por ricevi subvencion, ĉu la elekto de aktuala temo entute influas la publikan efikon de la evento, sed ankaŭ ĉu ni eble tro streĉas niajn homojn farante el la kongreso kvazaŭ universitatan seminarion – multaj ja simple venas por renkontiĝi kaj babili.

Ulrich Brandenburg

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bet-127

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to BET-56: Ulrich Brandenburg prelegos en Klajpedo

  1. Paul Desailly diras:

    Du gravaj partoj de la solvo postulas sendependan esploron. Ĉi tiu malofta foto prezentas en la malfono Henri Bergson kaj lian nominalan estron ĉe la Ligo de Nacioj, Inazo Nitobe. Nekonate de la japana diplomato la antaŭulo de Unesko, la Internacia Komitato pri Internacia Kunlaboro, (ne tre internacia kaj preta ĉefe kunlabori en la franca) estis establita je grandega elspezo por malhelpi Esperanton en la rolo de helpilo por ĉiu lernejano en la mondo: https://en.unesco.org/courier/2020-1/league-nations-universal-dream-has-stood-test-time * Einstein rajtas aspekti same malgajan aŭ tiel kulpan kiel la ceterajn frankofonajn akademiulojn, kies dua amo estas la imperia lingvo de simile aristokrata kaj diplomatia genetika linio, la lingvo de Ŝekspiro. En la fakta senco de same malsukcesigi Esperanton, la reago de la Ligo spegulas la institucian respondon de Unesko en 1966 al unu el siaj plej grandaj pet-skriboj, kiam 1 000 000 subskribintoj reprezentantaj 70 000 000 homojn pledis por la dua fojo de institucio kies tasko estas realigi la mondan pacon por subteni Esperanton en lernejoj ĉie: “Ni monitoros la evoluon de Esperanto.” https://en.wikipedia.org/wiki/International_Committee_on_Intellectual_Cooperation

    * Inazo Nitobe, en malfono, ŝajnas neimponita en Ĝenevo rilate al la Komitataj diskutoj.

  2. Paul Desailly diras:

    Estimata ambasadoro kaj samideano Ulrich Brandenburg

    Bonvole sciu ke preskau senescepte diplomatio estas senpova.
    Nur pripensu i.m.a. diplomatiaj engaghighoj la aferon Molotov kaj
    Ribbentrop: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov

    Abundas mensogoj kaj perfidoj ech inter prezidentoj.
    Mao kaj Nixon ne sukcesis fini la militon en Vjetnamio. Nixon per sia
    vizito al Chinio volis superi Sovet-union sed Gorbachev mem dudek
    jarojn poste disfaligis la komunisman sistemon propravole char lau li,
    kaj lau multaj rusiaj kaj orient-europaj civitanoj, kaj multaj famaj
    verkistoj en tiuj ateismaj shtatoj, preskau chio longtempe putris*, la
    nord-vjetnamoj mem forigis usonajn soldatojn, Chinio ankorau minacas
    Tajvanon, Prezidento Putin invadas najbaran landon (pretas utiligi atombombojn!) kaj Usono ankorau finance dominas preter Nord-Ameriko ktp kvazau ghis eterne au ghis kiam oni evitas alpreni la solan solvon. Chio chi, negrave kiom lamenta, tamen ne signifas ke diplomatio estas senutila nek ke la laboro de diplomatoj estas
    senvalora. Eble ghuste la redaktoro de ‘Esperanto sub la Suda Kruco’
    aliigis mian rubrikon sed mi ankorau preferas la neologismon – impotenta.

    ‘Diplomatio estas senpova: problemoj ĉe la Ligo de Nacioj samas ĉe UN nun’

    https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-125-dec2016.pdf Vd. paghojn 17 – 22

    “Ne ĝis tiam kiam la afero de universala paco fariĝas persona religia
    konvinko”, diris Abdul Bahá en junio 1919, “pruvos ĝi esti permanenta.
    Diplomatio estas senpova; la ĉiopova Di-Vorto devas establi kaj fari
    ĝin viva, potenca kaj daŭranta faktoro en la mondo. Samloke sur p. 17.

    Ech elstaraj diplomatoj kiel exzemple lia japana moshto, Inazo Nitobe,
    ne sukcesis realigi la plej gravan celon de Ligo de Nacioj (lau la
    unua plano de tiu internacia organizajho) post sensenca buchado kaj
    seniluziigho de la unua mond-milito: samloke p.18

    Bedaurinde, kaj baldau, senprecedenta katastrofo englutos la homaron:
    THE LIMBS OF MANKIND TO QUAKE – LA MEMBROJ DE LA HOMO TREMI:
    https://www.bandeeducation.com/the-limbs-of-mankind-to-quake-la-membroj-de-la-homo-tremi

    Alternativa pli milda riprocho flanke de la Chio-potenca ne plu eblas
    char ni forgesas, au pli probable ni ignoras, lecionojn de 1914-1919
    kaj 1936 -1945: https://www.bandeeducation.com/apokalipso-post-apokalipso

    Sed, kiel ajn, esperantistoj, danke al d-ro Zamenhof, admiranto de
    Abdul Baha ( https://sezonoj.ru/2014/01/abdul-baha/ ) grave rolos por
    mildigi ontajn neeviteblajn suferojn kaj por finfine establi por chiam
    la mondan pacon: https://gumroad.com/l/making_world_peace_real/

    Senpage: realigas la mondan pacon la bahaa kredo kaj esperanto:
    https://www.yumpu.com/es/document/read/10266523/realigas-la-mondan-pacon-la-bahaa-kredo-kaj-esperanto
    9 recenzoj kaj komentoj: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6655

    * Mi ne malamas ateistojn sed ateismo pruveble estas netenebla; ghi
    memevidente estas ekstreme danghera hom-elpensita koncepto:
    https://esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf (p. 28-30)

    Amike kaj super chio, bahaame. Paulo (ne la Apostolo)

Respondi