Braunschweig: La centa Germana Esperanto-Kongreso

Braunschweig

Pli ol 200 personoj kunvenis en Braunschweig okaze de la jubilea kongreso (Foto: Stefan Krieghoff)

La Esperanto-vivo en Germanio komencis organiziĝi jam relative frue: la klubo en Nürnberg (antaŭe volapükistoj) adoptis Esperanton jam en 1888, unu jaron post la apero de la “unua libro. Sed la fondiĝo de tutlanda asocio daŭris ĝis la jaro 1906, kaj sian hodiaŭan nomon la Germana Esperanto-Asocio ricevis nur en 1909. De la fondiĝo en Braunschweig ĝis hodiaŭ pasis 117 jaroj, kaj tamen la 26-29an de majo 2023 okazis “nur” nia 100a kongreso. Pri la mankantaj jaroj kulpas la du mondmilitoj kaj la malpermeso de ĉia Esperanto-agado dum la nazia periodo.

Kiel la naskiĝurbo, Braunschweig konservis apartan rolon por la germana Esperanto-movado. Tie okazis ankaŭ la 50a GEK, la centa datreveno de la asocio en 2006, kaj nun do la jubilea kongreso. Jubileoj estas okazoj por festi, en ideala kazo ankaŭ por lerni el la historio kaj por fari planojn. Estis bona kongreso, kaj mi revenis el Braunschweig iom pli optimisma ol antaŭe.

Inkluzive la paralelan junularan renkontiĝon, partoprenis en la kongreso pli ol 200 esperantistoj el 13 landoj, inter ili UEA-prezidanto Duncan Charters kaj vicprezidanto Amri Wandel. Por la inaŭgura kunsido ni gastis en la festsalono de la antikva urbodomo: digna kadro, kiun ni eĉ sukcesis plenigi. Aliaj programeroj okazis en la salonoj de la junulargastejo (ĝin komplete okupis la kongresanoj) kaj en proksima salono de la ĉefa loka gazeto.

Post la inaŭguro kun salutvortoj de la urbo kaj UEA la enkondukaj prelegoj pritraktis la asocian historion kaj unu tre gravan aktualan aspekton de Esperanto. Pascal Dubourg Glatigny parolis pri la reapero de esperantistoj en Germanio (el kiuj pluraj aktivis en la rezisto kontraŭ la nazia reĝimo) post 1945, kaj Ilona Koutny pritraktis interkulturan komunikadon en Esperanto. La sukceson de ŝia instruprogramo en Poznań ilustris ne laste grupeto de ĉinaj gestudentoj, kiuj partoprenis en la junulara parto de la kongreso.

Necesus ĉi tie nun listigi ĉiujn aliajn programerojn de la 100a GEK, sed mi ne povus mem raporti pri ĉiuj. La kongreso – inkluzive ĝian plilongigan parton, kiun GEA unuafoje organizis kaj por kiu restis ĉirkaŭ 60 kongresanoj – daŭris tutan semajnon. Sed multegaj eventoj okazis paralele, kaj mi aŭdis iom da bedaŭro, ke ne eblis sekvi ĉiujn. Ĉiu tamen povis ĉeesti la du festvesperojn: sabate kun koncerto de la kantistino Kjara el Italio, kaj dimanĉe kun prezento de loka dancgrupo (gajninto de pluraj naciaj konkursoj) kaj koncerto de Kimo + Radio Mondo. Bonŝance la loko sufiĉis ankaŭ por dancigi la kongresanojn, el kiuj multaj restis longe post la noktomezo. Dum la postaj tagoj en iom pli malgranda rondo koncertis kaj kabaredis Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipović, ambaŭ bone konataj en Esperantujo.

koncerto

Koncertas Kimo + Radio Mondo (Foto: Stefan Krieghoff)

Kompare al pasintaj kongresoj ege abunda estis la ekskursa programo: kvar gvidadoj tra la historia urbocentro, ekskursoj (ankaŭ biciklaj kaj boataj) al aliaj vidindaĵoj en la urbo, partopreno en urba festo de la “Esperanto-urbo Herzberg” dum la kongresa dimanĉo. La plilongigo al tuta semajno ebligis pliajn ekskursojn: al la VW-fabriko en Wolfsburg, al la mezepoka urbo Goslar kun sia imperiestra palaco kaj al la apuda Wolfenbüttel – loko de kastelo kaj fama biblioteko, kiun iam estris Gotthold Ephraim Lessing. Bonŝance por ni la suno brilis preskaŭ dum la tuta semajno.

Por la Germana Esperanto-Asocio la centa kongreso ankaŭ estis okazo fari iom da statuta laboro. La “Federacia Asembleo” (jarĉefkunveno), interalie, elektis novan estraron – ankaŭ novan generacion de estraranoj. Mi mem post la statuta maksimumo de ses jaroj forlasis la prezidantecon. Nova prezidanto fariĝis profesoro Martin Haase, bone konata al multaj el ni el GEJ kaj TEJO. La estraron forlasis ankaŭ nia trezoristo Matthias Hecking kaj mia edzino Barbara, kiu prizorgis la administradon. Pri la kontinueco zorgos Andreas Emmerich kiel vicprezidanto, Andreas Diemel, Nils Brinkmann, Franz Kruse kaj Michaela Stegmaier. Novaj estraranoj estas Reinhard Pflüger (jam duan fojon kiel trezoristo), Jean-Paul Kuhfahl kaj Steffen Möller. Nova reprezentanto de GEJ en la estraro (antaŭe Michael Vrazitulis) nun estas Jonas Schulz. Por resumi mian sperton dum ses jaroj: estis multege da laboro, sed plej ofte valoris la penon. Kaj estis kuraĝige kunlabori kun teamo de simpatiaj kaj fidindaj gekolegoj. Al la posteuloj mi deziras sukceson!

estraro

La ĉeestantaj membroj de la nova GEA-estraro en Braunschweig (Foto: Matthias Hecking)

Mi revenis el Braunschweig iom pli optimisma ol antaŭe, ne nur ĉar mi esperas nun havi pli da libertempo. Du impresojn mi volas aparte mencii, ĉar ili pli ol antaŭe evidentiĝis dum la nuna kongreso. Unue la junularan aranĝon KEKSO (mi ĉiam forgesas kion signifas tiu akronimo) kun aparta programo, sed nur kelkajn cent metrojn for de la kongresejo. Ĝi nun kreskis al pli ol tridek partoprenantoj – inkluzive la ĉinojn el Poznań, kiuj tie konatiĝis kun la koncepto de amasloĝejo. Por niaj kongresoj, kiuj ofte similas al kunvenoj de la tria aĝo, estas bone ke junularo kaj meza generacio fariĝas pli videblaj. Due: jam dum pasintaj kongresoj ni ofertis Esperanto-kursojn por surlokaj komencantoj, sed kutime venis nur malmultaj. En Braunschweig la tutsemajnan kurson partoprenis 20 personoj el la tuta federacia lando Malsupra Saksio (kiu eĉ agnoskis ĝin kiel elekteblan por “kleriga libertempo”: tiom, ke necesis fari du grupojn kaj trovi plian instruiston.

poŝtmarkoKongresoj estas nur momentoj en la vivo de asocio, sed ili donas la ŝancon montri, ke Esperanto restas aktuala. Ke tiu momento bone sukcesis, tion ni dankas antaŭ ĉio al la Loka Kongresa Komitato, preskaŭ la sama kiel lastjare en Oldenburg. Pri la centa nun ankoraŭ memorigas la specialaj poŝtmarkoj (jes: ili ankoraŭ validas kaj estas mendeblaj ĉe GEA) kaj paketo da jubileaj keksoj (minusklaj), kiujn ni konservas por taŭga okazo.
La 101a GEK en 2024 estos komuna: ni jam antaŭĝojas pri la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Strasburgo.

Ulrich Brandenburg

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/germanujo-21

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi