Arkivo por la etikedo 'Baza Literatura Krestomatio'

Dimanĉa poezio: Lajos Tárkony

Dum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. Nia dek-unua gasto estas Lajos Tárkony [lájoŝ tárkonj] (1902–1978), hungaro, naskita kiel Ludwig Totsche, ŝtatoficisto en la financa ministerio. Redakciano de Literatura Mondo, Bibliografia gazeto kaj Lingvo-Libro. Pro la altnivelaj recenzoj en gazetaro kaj pro […]

Dimanĉa poezio: Raymond Schwartz

Dum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La deka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la franca bankoficisto kaj esperantisto Raymond Schwartz (1894-1973), la ĉefa figuro en la Esperanto-kabaredoj La Verda Kato (1920-25), La Bolanta Kaldrono (1933-39), La Tri Koboldoj (1949-56); redaktoro […]

Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La naŭa poeto en nia dimanĉa versrubriko estas la ruslanda kaj sovetunia ekonomiisto kaj esperantisto (de 1905) Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891–1953), konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov. Nikolao Ĥoĥlov famiĝis kiel Esperanto-poeto […]

Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica sonprogramo. Jen eta jubileo. En la jubilea programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj […]

Dimanĉa poezio: Kálmán Kalocsay

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La oka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la hungara kuracisto kaj esperantisto (de 1911) Kálmán Kalocsay (1891–1976)

Dimanĉa poezio: Julio Baghy

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sepa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Gyula Baghy (1891-1967), konata en Esperantujo kiel Julio Baghy. Julio Baghy, hungara aktoro kaj esperantisto (de 1911), aktiviĝis por la lingvo dum la Unua Mondmilito kiel […]

Dimanĉa poezio: Eŭgeno Miĥalski

En La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sesa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalski (Михальский, 1897-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj poeto, konata en Esperantujo kiel Eŭgeno Miĥalski. Mihalski kunfondis Internacian Asocion de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV, 1931) […]

La 35a Arkones

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan […]

Dimanĉa poezio: Edmond Privat

En La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvina gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Edmond Privat (1889-1962). Kvankam kutime oni rememoras pri li ĉefe pro lia elstara movada rolo, interalie, kiel pledanto por Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, prezidanto […]

Dimanĉa poezio: Vasilij Devjatnin

En nia novaĵretejo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvara aŭtoro en nia dimanĉa versrubriko estas Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (Девятнин, 1862-1891-1938), lingvoinstruisto, estro de subdistrikta polico, Esperanta prelegvojaĝanto kaj verkisto. Vasilij Devjatnin iĝis konata en Esperantujo pro sia traduko de Demono de Lermontov […]

Dimanĉa poezio: Stanislav Schulhof

En la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La tria poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la Bohemia juda dentkuracisto, ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro Stanislav Schulhof (1864–1919). Schulhof estas aŭtoro de tri originalaj poemaroj (Per espero al despero, 1911; […]

Dimanĉa poezio: Antoni Grabowski

En la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La dua poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la pola kemiisto Antoni Grabowski (1857-1921). En 1886 Grabowski lernis Volapukon kaj aliĝis al la Viena Volapukista Klubo, sed, aĉetinte somere 1887 la […]

Dimanĉa poezio: Ludoviko Zamenhof

Ekde hodiaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperos poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La unua poeto en nia dimanĉa rubriko, nature, estas Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kiu verkis la plej fruajn poemojn en Esperanto. Du el ili estas ĉi-sube. Agrablan legadon!

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka […]

Nova eldono de Baza Literatura Krestomatio

Baza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p.; 500 ekz. — 27 eŭroj. Baza Literatura Krestomatio (BLK) estis unue eldonita antaŭ kvardek […]