Dimanĉa poezio: Lajos Tárkony

Baza Literatura KrestomatioDum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. Nia dek-unua gasto estas Lajos Tárkony [lájoŝ tárkonj] (1902–1978), hungaro, naskita kiel Ludwig Totsche, ŝtatoficisto en la financa ministerio. Redakciano de Literatura Mondo, Bibliografia gazeto kaj Lingvo-Libro. Pro la altnivelaj recenzoj en gazetaro kaj pro la studoj pri tiutempaj verkistoj en De paĝo al paĝo, li estas konsiderata “la unua Esperanta kritikisto”. Li ankaŭ verkis poemojn kaj aperigis la originalan poemaron Soifo (1964).

NOKTIĜO

Rapide kreskas ombro,
venas vespero,
falas flugiloj tardaj,
svenas espero.

Sufokas tagajn bruojn
sorĉa sordino,
vualojn feajn teksas
la somerfino.

Al dormo sin preparas
laca ĝardeno,
ripozi volas koro,
sonĝas ĉagreno.

Al flor-odor’ miksiĝas
nuanco velka,
supre ĉiel’ brilnajla:
kovrilo ĉerka.

(1964)

Ĉi tiu poemo de Lajos Tárkony aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 115), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Jam superfluas vortoj – transiru ni al agoj… (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)
8. Kálmán Kalocsay: En ĉi murdepoko (BLK, p. 83)
9. Nikolao Ĥoĥlov: Mia vojo (BLK, p. 97)
10. Raymond Schwartz: Esperantisto, ekesto kaj malapero (BLK, p. 100)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2019/11/blk-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi