Karolo Piĉ – centjara!

PiĉAntaŭ cent jaroj, la 6an de decembro 1920 en Litomyšl (40 km de Pardubice, tiam en Ĉeĥoslovakio) naskiĝis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ, unu el la plej rimarkindaj Esperanto-verkistoj.

En 1981 aperis ĉe Iltis lia membiografia romano La litomiŝla tombejo, verkita komence de la 1970aj jaroj kaj rifuzita de la eldonisto Juan Régulo Pérez. Ĉi tiu romano, verkita en la nekutima vi-stilo, priskribas la solecan, senesperan kaj obsedplenan vivon de la verkanto de la romano kun scenoj kaj ideoj, kiuj povas ŝoki legantojn prudajn aŭ optimismajn. Sed La litomiŝla tombejo (reeldonita en 1989) iĝis la plej diskutata Esperanta beletraĵo ne tiom pro la literatura valoro, kiom pro la “avangarda” lingvaĵo, kreita (sen lezi la Fundamenton de Esperanto) por priskribi la marĝenulan vivon de la protagonisto en ties rilatoj kun la socio (“nereĝimisto”), Litomyšl, virinoj kaj Esperanto.

Malpli da atento la kritiko donis al liaj ceteraj tri romanoj (La mortsonorilo de Chamblay, Klaĉejo, Ordeno de verkistoj), du poemaroj (Angoro, Obsedo) kaj la novelaro La Bermuda Triangulo. Aperis ankaŭ lia esearo La interna vivo de Esperanto (1995), fundamenta studo Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto kaj kelkaj esperantologiaj verkoj.

Legu pli pri Karolo Piĉ en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 227-228.

Okaze de la jubileo de Karolo Piĉ ni proponas al vi (re)legi la unuajn paĝojn de lia ĉefverko (verkalo laŭ lia lingvaĵo) La litomiŝla tombejo

LA LITOMIŜLA TOMBEJO

(Romanfragmento)

La litomiŝla tombejoVi verkas romanon. De sur libroŝranko vin despektas ĉarma indiana bubeto. Pupo. Via maskoto. Vi kunportis lin el Kanado. Li estas danĝera: li havas plumon sur la kaprubando. Vi nomas lin verkisto kaj de tempo al tempo vi konversas kun li. La indianeto ridetas kaj rigardas vin gaje kaj ŝercemule.
Vi kaŭras ĉe la skribotablo. Ĝi plenas de slipoj, krajonoj, gumoj, paperoj kaj aliaj laboriloj. Plenas eĉ via dormdivano, la kaŭĉo. Leksikonoj. Antaŭ ĉio la Ilustralo. Milkvarcentpaĝa vortaro latina. Vortaroj angla, franca, hispana, itala, portugala, germana, rumana, pola, serbokroata, bulgara kaj hungara. Kelkaj esperantaj-ĉeĥaj kaj ĉeĥaj-esperantaj vortaroj. Gramatikoj de la franca kaj latina. La Plena Gramatiko de Waringhien-Kalocsay kaj la Kompleta de Fruictier. Parnasa Gvidlibro. Milokcentpaĝa vortaro de la ĉeĥa lingvo. Lernolibroj de Ido, Esperantido, Occidental kaj Intal.
Kaj demandoj de Sfinkso. Esprimi de sur, ab sur per unu sola prepozicio. Ĉu dos? Trovi ekvivalenton por trans sur kaj tra sur: punonte ŝin, li fleksis ŝin trans sur la genuon. Nek sur, nek trans solaj esprimas la ideon. Tra signifas ion tute alian (de unu flanko al la alia interne de). Kaj trans sur impresas tro peze, malelaste, malglate kaj rigide. Eble do tras. Eviti la trisencecon de ĝuste. Ĉu disvastigi la signifon de ĵus (senpere en ĉi tiu momento)? Aŭ ĉu enkonduki ĝus kaj ste?
Febra serĉado en nacilingvaj gramatikoj kaj vortaroj. Kaj ne malpli aventura spionado en lernolibroj de aliaj planlingvaj projektoj. Ĉu ia Moliereska “je prends mon bien où je le trouve”? Jes! Verŝajne! La prenado, tamen, ne facilas. Ofte vi serĉadas dum centoj da minutoj. Sovente pasas horoj intere. Horoj, en kiuj vi ne skribas eĉ unu solan vorton. Vi solvas problemojn dume. Jen vi parsolvas ilin. Jen vi devas retiri vin sensukcese. La solvoj ne maturas ĝise, aŭ simple ĝis nun ili ankoraŭ ne troveblas. Tamen, vi scias, eĉ sene oni vin atakos. Oni nomos vin reformemulo kaj dupo. Oni vin insultos. Oni trenados vin kote. Kaj oni vin propelos.
Ne grave! La verkado estas antaŭ ĉio granda tasko lingva. La poezio pli malpli jam elkreis siajn stilon kaj vortaron. La prozo, ankoraŭ, eĉ ne alpaŝis al preparlaboroj. Kaj tamen la definitivigo de Esperanto dependos unuavice kaj grandparte ĝuste de la esperanta romano. Ĉar nur la romano kapablos doni al la lingvo tiun vivantecon, kiun ne kapablas doni al ĝi la poezio. Sed tial la rolo de la esperanta prozo estas ege pli grava ol la paralela rolo de la prozoj nacilingvaj. Sur la naciaj pratoj la lingvojn kreas la popolo. Sur la internacia, almenaŭ komence, la literaturo.
Kaj jen pro kio vi verkas romanon. Kaj jen pro kio vi kunponas lingv­istikajn studojn krome. Pro tio, ke tiuj du aferoj koneksas. Strikte! Oni devas koni kaj regi la ilon, kiun oni uzas!
Vi verkas romanon. La afero ne simplas. Hodiaŭ vi laboris dek horojn. Tamen vi skribis apenaŭ kvar slipojn. La tekstojn necesas daŭre relegadi. Trifoje, kvarfoje, iam eĉ dekfoje sinsekve. Filmistoj filmas iujn scenojn ankaŭ tiomfoje, se ne ankoraŭ pli multfoje. Kaj la tekstoj bezonas ak cizeladon kaj fajladon. Jen oni aldonas vorton, jen oni unun deprenas. Ĉi tie oni pluraligas singularon. Tie oni plielastigas vortordon. Oni kribras kaj forstrekas. Unu frazo estas tro magra kaj polvea. La alia tro bunta kaj akratona. Tunk oni ŝtopas skandan breĉon, tunk iom kombas tro hirtan parolkadencon. Iu alineo bezonas longan poluradon, la alia nur etan kosmetikan adapton, kelkajn malpezajn peniktuŝojn sole. Jen necesas apogi la frazritmon, jen disjungi du vortojn, kiuj malakordas.
Gravan rolon ludas eĉ psikaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj, humoro, vetero, bruo kaj malbruo, sanstato, zorgoj, laco, mallaco, viglo kaj kontento. Iam ĉio iras glate kaj facile, hope kaj kvazaŭ per si mem, ĉio iel sukcesas kaj prosperas. Aliam eĉ la plej simpla propozicio estas nevenkebla baro, netranspaŝebla monto kaj nedirebla ĝeno. Dum tiaj tagoj vi elsidadas super unu sola slipo, remaĉas du, tri ideojn, palajn kaj senenhavajn. Melkas la krajonon kaj elkovas apenaŭ iom pli ol fumon.
Kaj dume trans vin ruliĝas la ĉiutagaj, profanaj zorgoj kaj taskoj, la cindra grizo de la ordinaraj diurnoj, kaj la rutina, elĉerpa deĵorado, kiu rabas viajn fortojn kaj precipe vian tempon.
Kaj ĉion ĉi vi trametas per mallongaj promenoj enarkaraj (eble Diana staros antaŭ floristejo), per kurtaj eskapoj al la tombejo (ĉu vidvineto Blaĵa verŝumados la tombon tie?), kaj per subitaj fenestroatakoj (la strato mutas vigilie, virinaj kruroj paŝas tie, la ŝuoj klakas idilie).
Kaj ree vortaroj, planlingvistiko, cerbumado kaj rezonoj. Ree slipoj, gumadoj, korektado kaj strekoj. En unu numero de Starto poeto Kořínek vin atakis. Hezitoj. Kaj pesado. Vi jam kutimiĝis al tio, ke oni vin ne komprenas. Vi pri horto, li pri korto. Vi pri grundo, li pri hundo. Tamen – vi ne volas reformadi. Vi volas nur disvolvadi la eblojn, kiujn liveras la Fundamento, kaj kiuj sin proponas. Evidente, vi devos verki unu lingv­istikan studon plie. Stulta afero! Ĉar dume…
Jes, dume jam cent aliaj taskoj urĝas, embuskas kaj farendas. Respond­endaj leteroj amasiĝas stake kaj minacas. Jen Doktoroj Lapenna, Waringhien, Régulo, Haszpra, Tonkin, Carlevaro, poetoj Reto Rossetti, F. de Diego, Edwin de Kock, sinjoroj Vítek, Mařík, Slanina, sinjorino Bartovská kaj sinjorino Ūusink-Nagata Akiko… Ili ĉiuj elspektas kaj atendas… Ili ĉiuj vin damnas kaj certe vin jam sendas al diabloj…
Sed kie preni tempon? Ja nun vi laboradas dum kvar, kvin horoj ĉiutage. Sabate kaj dimanĉe eĉ dum ok, dek horoj tage. Vi apenaŭ povas pli… Kaj ak tio absolute ne sufiĉas. Ĉar ĉiun tekston necesas pretigadi praktike trifoje. Komence vi verkas malnetaĵon, la propran manoskripton. Tio estas la slipoj, pri kiuj vi jam parolis. La unua versio. Sur ili svarmas strekoj, krajonumoj, diversaj enŝovaĵoj kaj krampoj, ciferoj, resendoj al aliaj paperfolioj, resendoj al la resendoj, kaj refojaj enskriboj. Iuj slipoj estas tiomfoje korektitaj, ke ili estas preskaŭ nelegeblaj. Ofte vi mem ne plu scias retroviĝi. Ili similas al etaj batalkampoj. Splitoj, rompitaj kolonoj, sulkoj kaj cindro. Ruinoj, vortkadavroj kaj frazkadavroj, krevintaj volboj, vunditoj kaj falintoj. Batalejoj de la spirito.
Kaj poste, laŭ la manoskripto, vi pretigas krajonoskripton. Ankaŭ ĉi tiam, jen kaj jen, vi korektas, omfaras, aliigas. Tamen nun vi ŝanĝas jam nur escepte. La krajonoskripto reprezentas la difinitivan version. Sed ĝin necesas tajpi, pretigi unu originalon kaj naŭ kopiojn. Kaj, jen, denove klopodadoj kaj pliaj centoj da laborhoroj.
La verkado de manoskripto estas krea laboro. Certagrade eĉ la pret­igado de la krajonoskripto estas inteligenta okupiĝo. Ĉio alia tamen estas jam nur temporaba penego kaj mekanika robotado, kiu vin naŭzas, sobbatas, kaj kiun vi malamas.
Vi verkas romanon… Ekstere bluas maja dimanĉo kaj paŝas virinoj. Enigmaj virinoj, junaj virinoj, ĉarmaj virinoj. Virinoj sub sep sigeloj. Viaj fenestroj ne havas tabuletojn el laktea vitro. Vi povas rigardadi elen. Iuj predestinoj aŭtem estas neŝanĝeblaj, tamen. Iujn predestinojn ne eblas fuĝi kaj eviti. Iel vi restis dominikana monaĥo, eĉ se vi foriris. Iel ne ŝanĝiĝis io. Ekstere ŝuoklakoj. Interne anobio kaj silentaj tiktakoj de la morthorloĝo. Ele zumado kaj bruego. Ene silento kaj polvo sur palaj librodorsoj. Transe tentoj kaj delogoj. Cise muto de miloj da flaviĝintaj paĝoj. Jes, kruroj, kiuj paŝas lante, kiuj sin frotas sopirante, virinaj kruroj sveltaj vante, kruroj irantaj susurante… La atmosfero estas plena de tiu susurado. Kvazaŭ enaere tremus miloj da nevideblaj flugiloj. Ne, tio ne estas zumado de flugiloj. Tio estas nur klingklangoj. Ab la Sankta Ana sonas mortsonorilo…

Baza Literatura KrestomatioĈi tiu fragmento el La litomiŝla tombejo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 180-182), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA kaj en aliaj libroservoj.

AlKo

Pli frue aperis jenaj verkoj el BLK:
1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Lasta kiso (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)
8. Kálmán Kalocsay: En ĉi murdepoko (BLK, p. 83)
9. Nikolao Ĥoĥlov: Mia vojo (BLK, p. 97)
10. Raymond Schwartz: Esperantisto, ekesto kaj malapero (BLK, p. 100)
11. Lajos Tárkony: Noktiĝo (BLK, p. 115)
12. Leendert Deij: Al la juda foririnto (BLK, p. 148)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/12/blk-14

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi