William Auld: Bonan matenon, majstro

AuldOkaze de la hodiaŭa Monda poezia tago, diversmaniere festata en la tuta mondo la 21an de majo, ni publikigas la poemon de la skota poeto Bill “William” Auld (1924-2006) Bonan matenon, majstro, kiu ofte estis kaj estas deklamata en esperantistaj renkontiĝoj kaj kluboj, kiujn ĝi satire aludas. La poemo unue aperis en la Aulda poemaro Humoroj (1969), poste en pluraj antologioj, plej laste en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 173), el kiu ni prenis ĝin.

BONAN MATENON, MAJSTRO

Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo?
Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas
pri la Movado, kaj l’ nuna perspektivo?
Nu, ni laboras. Sed – vi scias – la homoj
estas inertaj, altaj estas la baroj,
malfavoras l’ epoko; militoj, pogromoj
minacas; nin ignoras la registaroj.
Jes, jes, en via tempo, estis simile;
vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas –
atingi I’ orelojn estas malfacile,
kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas.
Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje
donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.
Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!
Al -ata-ita ni multe da tempo dediĉas!
Mi diris, ke per ignoro stulte obstina
la registaroj aŭskulti nin rifuzas?
Eĉ pli malbone – la registaro ĉina
por siaj propraj celoj la lingvon uzas!
Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas
ni krokodilas… Kio? Ja nacilingve
babili… Ĉar komencanto ne komprenas,
kiam ni Esperanton parolas svinge.
Nu, Majstro, estis agrable… Ĝis la revido;
ĝojos pro via vizit’ la samideanoj.
Vi povas reiri la tombon kun forta fido,
ke via afero troviĝas en bonaj manoj.

Ĉi tiu poemo de William Auld aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 173), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri Auld:

“Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”: Intervjuo de Aleksander Korĵenkov kun William Auld (La Ondo de Esperanto, 1999. №2)
Nick Kalivoda: William Auld (La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9) https://sezonoj.ru/2012/09/21trezoro/

Aleksander Korĵenkov

Pli frue en nia retejo aperis 12 poemoj el BLK

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Lasta kiso (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)
8. Kálmán Kalocsay: En ĉi murdepoko (BLK, p. 83)
9. Nikolao Ĥoĥlov: Mia vojo (BLK, p. 97)
10. Raymond Schwartz: Esperantisto, ekesto kaj malapero (BLK, p. 100)
11. Lajos Tárkony: Noktiĝo (BLK, p. 115)
12. Leendert Cornelis Deij: Al la juda foririnto (BLK, p. 148)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/blk-13

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi