Baldur Ragnarsson naskiĝis antaŭ 90 jaroj

RagnarssonAntaŭ 90 jaroj, la 25an de aŭgusto 1930 naskiĝis Baldur Ragnarsson (1930-1949-2018), islanda instruisto, lerneja inspektoro kaj esperantisto; aŭtoro de sep poemaroj, inkluzive de Ŝtupoj sen nomo (1959), eldonita kiel la unua ero en la serio “Beletraj Kajeroj” de Stafeto, kiu faris lin unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto.

Baldur Ragnarsson tradukis ok librojn el la islanda literaturo, inkluzive de La Edda (Snorra-Edda, 2008) de Snorri Sturluson. Li tradukis el Esperanto en la islandan verkojn de William Auld, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Raymond Schwartz kaj Henri Vatré. Tradukoj de liaj Esperanto-poemoj aperis en la lingvoj angla, franca, hungara, itala, nederlanda kaj pola.

Li estis prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), vicprezidanto (1980-83) kaj estrarano de UEA (1980-86), prezidanto de LKK de la 62a UK (Rejkjaviko, 1977), membro de la Akademio de Esperanto (1979-2018). En 2007 Ragnarsson estis kandidatigita de EVA por la Nobelpremio pri literaturo; post la transformiĝo de EVA al ALE (2008), ALE ĉiujare kandidatigas lin. Li estis honora membro de UEA (1999), ankaŭ de EVA/ALE (2007).

Okaze de la naskiĝtago de la islanda poeto ni proponas du liajn poemojn el la kvar aperintaj en Baza Literatura Krestomatio.

PLORO

Vi estas la ploro de l’ nokto
sur verda planed’.

Bluaj larmoj gutas
el kriaj fontoj
tra ŝvelaj folioj
sur patrinajn manojn.

La ploro de l’ nokto.

La vojaĝanto ĝemas sub la rokoj,
ratoj rodas radikojn,
kaj la larmofluoj
figuras misterojn
sur verdaj fonoj
kaj varma karno.

La ploro de l’ nokto
sur nia verda planed’.

Torentas la fluoj
ĝis novaj verdoj
per suferaj okuloj,
paligas foliojn.
Bluaj buloj de l’ nokto
kunligas palajn fingrojn
por la funebra danco.

Vi estas la ploro de l’ nokto
vivo, sufero.

(1958)

VI SKRIBIS PRI LA VITROJ

Vi skribis pri la vitroj: l’ unua estis ruĝa,
vi estis tiam juna, kaj ĝi rompiĝis tute;
kaj longaj jaroj pasis en trista kaŝ’ rifuĝa,
al lampo vi similis sen lumo absolute.

La dua estis blua, vi ne plu tiel junis,
la mond’ aspektis fora, rifuza kaj malvarma;
la tria estis verda – kaj tamen ne resunis,
ĝi disrompiĝis ankaŭ laŭ fenda aro larma.

La kvara estis flava, kaj ĝin vi mem fendrompis;
sed nun la vitro kvina aperis sen amaro,
ĝi estis sane tuta, fendetoj ne plu trompis,
ekbrilis fine lumo sub travidebla klaro.

Ĝi estis vitro granda, vi tie situigis
la multajn pecrompaĵojn de vitroj ja malsamaj,
la ruĝajn, bluajn, verdajn kaj flavajn vi enigis,
koloran simfonion de viaj sentoj jamaj.

La sesa estis nigra, la kaŭzon vi ne sciis,
ĝi estis nigra vitro, disrompi ĝin vi devus,
la klara vitro tremis kaj ne plu simfoniis,
fendetoj ekaperis, ĉu ankaŭ ĝi diskrevus?

La nigra estas nigra, kaj vian sentpalacon,
la sentan vitromondon la nigro plene tegis,
la klaran kaj la ruĝan, la bluan kolorfacon,
la verdan kaj la flavan la nokto superregis.

Vi skribis: ho artisto, rigardu en spegulon
de l’ mens’ por tie vidi la vivo-mozaikon:
de sunleviĝ’ verviga la flame-ruĝan brulon,
de l’ maro kaj ĉielo la bluan komunikon;

de grandarbar’ profunda la verdan kolorludon,
la flavon de la milda, silkeca lunobrilo;
de homoj man-en-manaj la nigran ombr-apudon,
jen vi kaj mi paŝantaj en amo kaj humilo

en lumo de la suno, ondmuĝo de la maro,
aromo de l’ arbaro, disbrilo de la luno –
ho bildoj sonĝaspektaj, ho revoj sen deklaro!
Vi skribis kun suspiro, en via nigra nuno.

Mi legis la poemon – la lingvo estis dana;
kaj ploris mia koro en krio de silento;
sur la ĉiel’ aŭtuna vespero diafana
disludis per vualo de vintra sentimento.

(1973)

Fonto: Baza Literatura Krestomatio, p. 198-200.

Legu pli pri Ragnarsson en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 238-239.

Pri lia poezio legu en la artikolo de Nicola Ruggiero, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №10).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/ragnarsson

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi