Dimanĉa poezio: Raymond Schwartz

Baza Literatura KrestomatioDum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La deka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la franca bankoficisto kaj esperantisto Raymond Schwartz (1894-1973), la ĉefa figuro en la Esperanto-kabaredoj La Verda Kato (1920-25), La Bolanta Kaldrono (1933-39), La Tri Koboldoj (1949-56); redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-35), aŭtoro de la romano Kiel akvo de l’ rivero (1963) kaj de multaj humuraj kaj satiraj noveloj kaj poemoj, inkluzive de la suba poemo, ofte deklamata eĉ nun, 90 jarojn post la unua aperigo.

ESPERANTISTO, EKESTO KAJ MALAPERO

Schwartz

Gazetartikolo
Aŭ varba parolo.
Favora impreso,
Ekintereso.
Lernolibro,
Sankta vibro,
Propaganda miasmo:
Entuziasmo!
Samideano,
(Je via sano!)
Kamarado,
Varbado,
Instruo,
En butontruo
Verda flago,
Glora tago!

Plua ŝtupo
Nova grupo.
Nova sento.
Facila vento
Kaj poemo
Pri sama temo!
Post hezito
Delegito.
Laŭ bezono
Gazetabono,
Kotizoj
Kaj valizoj
Por kongreso.
Miraklimpreso!
Fraka vesto,
Bala festo,
Naci-kostumo,
Amindumo.
Hispanino,
Korinklino
Kaj esperoj,
Amleteroj.
Mielo,
Ĉielo!
…………
…………

Edzino;
FINO!!

(1929)

Ĉi tiu poemo de Raymond Schwartz aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 100), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Schwartz en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 249-251.

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Jam superfluas vortoj – transiru ni al agoj… (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)
8. Kálmán Kalocsay: En ĉi murdepoko (BLK, p. 83)
9. Nikolao Ĥoĥlov: Mia vojo (BLK, p. 97)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2019/11/blk-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi