Antaŭ 100 jaroj, la 8an de februaro 1922, naskiĝis Eliška “Eli” Urbanová (fraŭline: Vrzáková, 1922-1948-2012), ĉeĥa muzikinstruistino, edukistino, verkistino kaj esperantistino. Ŝi estas unu el la plej konataj Esperanto-verkistinoj, ricevinta kvar premiojn kaj du honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, membro de la “Praga artliteratura skolo”, aŭtorino de sep poemaroj: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003), Prefere ne tro rigardi retro (2007). Tamen ŝia literatura ĉefverko estas ne iu el ŝiaj sep poemaroj, sed la membiografia romano Hetajro dancas (1995), kiu kaŭzis multajn recenzojn en la gazetaro, kaj pro kiu ŝi ricevis la premion de OSIEK en 2001.
Urbanová estis membro de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-77), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1986-95) kaj honora membro de UEA (1996).
Je la jubilea tago ni proponas (re)legi du ŝiajn poemojn kaj fragmenton el Hetajro dancas.
NIA STRATO
En nia strat’ nek eta mov’,
nek sensacie freŝa nov’.
Periferia avenu’
tro muta pro enu’.
Dubinde, ke nur je ornam’
en la fenestro blanka mam’
gigante gapas el muslin’
de fama klaĉulin’.
Sed kien sekvas la spion’?
Aŭskultas ŝi; kun monoton’
ree kaj ree maĉas man’
kantaĉon sur pian’.
Tramarŝas knaboj – migra trib’.
Aperis io… Jen surskrib’,
ŝokanta per la freŝa nov’:
LEGANTO ESTAS BOV’.
EN SONĜO NUR…
En sonĝo nur
ni niajn korpojn tuŝas
tremante pro volupt’,
en sonĝo nur
mi en la brakoj kuŝas,
venkito jen sen lukt’.
En sonĝo nur
ni pekas sen pudoro
regataj de pasi’,
en sonĝo nur
mi tra feliĉa ploro
diradas al vi: ci!
HETAJRO DANCAS
(Fragmento)
Tunelo
Filmo pri la vivo en profundaĵo de la oceano al mi senreste elfumiĝis el la kapo. Kion mi memoras – ke la komentariisto atentigis nin pri du fiŝoj. Ili naĝis ĉiam kune. Ili sin trovis en tiu grandega amaso de la al si similaj kaj ne plu sin forlasis. Ili re kaj re aperis antaŭ la kamero, foje apud si, foje post si… Laŭdire temas pri “interesa natura fenomeno”…
Vi komprenas, mi pensas pri mi kaj Jan. Ankaŭ ni nin trovis en la amaso. Ankaŭ ni ne povas nin forlasi. Ankaŭ ni aperas foje apud ni, foje post ni… Kun la diferenco, ke ne estas kamero, sed al okuloj de ne malpli scivolaj esperantistoj… Do ankaŭ pri ni validas, ke ni estas “interesa natura fenomeno”…
Ekziston de ĉi tiu per sensoj nerimarkebla kateno mi konscias ekzemple dum danco. Dum bela muziko. Kiam oni ludas tangon kaj Jan komencas klaki per la kalkanumoj. Klak, klak-klak-klak, klak… Ja pro mi li portas la nigran rajdpantalonon kaj la altajn botojn. Jan faras ĉion pro mi. Jan min nome amas. Nur min. Por ĉiam.
Kaj estas ampruvoj de Jan sennombraj kaj senlaca estas lia karesado… Cetere sufiĉas kelke da tuŝoj kaj el la reĝido Klitoro iĝas denove reĝo. O-o-o, ĝi fartas! La apenaŭ eldirita deziro tuj plenumitas! Simple la “eksterordinara mano” ĉe ĉiu okazo. Laŭeble survoje el la klubo… Post la tagmanĝo, kiam nin Ŝtefo lasas en la kuirejo kaj preferas siesti… Iam li nin eĉ sendis promeni laŭ la rojo Rokytka…
Ekstere ĝi estas kompreneble problemo. Ekstere oni neniam scias. Jan asertas, ke li gardas la ĉirkaŭaĵon kiel indiano, ke ne estas necese timi, bela indiano, li estas kiel urogalo en la tempo de pariĝado! Lastfoje perturbis nian koncentriĝon iu fungokolektanto. Povrulo, li konsterniĝis pli ol ni! Kaj tiam en la parko? Nur kiam ni leviĝis por foriri, montriĝis, ke iu kuŝis sub la benko! Tia aroganteco!
La ideo rifuĝi en trajnon al ni venis, kiam mi al Jan alportis ankoraŭ varmajn kukojn. Ni sidis en la kupeo eble duonhoron tute gesolaj! Jen kial Jan tute regule aĉetas por mi bileton en Pragon 9…
Hodiaŭ ni restis stari en la pasejo inter la fenestroj. Ne senkaŭze. Mi bezonas lasi al mi frapi certajn kusenetojn, eble tra trikoto, sed solide! Jan penas. Jan estas temperamento. Frap! Frap! Bona laboro. Poste mi konstatis, ke ni estis observataj de fervojservisto. Li spektis nin el la apuda vagonaro. Kiam mi turniĝis, la mireganta vizaĝo post vitro perdiĝis…
Korboj, kofroj, valizoj, mansakoj, tekoj… La trajno al Rumburk ekmoviĝis. Ĝi elveturas el la stacidomo. Ĝi akcelas, fajfas… La tunelo estos kurta. Domaĝe pri ĉiu sekundo. Nun! Bonvenon en mia buduaro, kara gasto! Li englitis enen pli frue ol mi supozis. Li estas intima vizitanto. Li kondutas ĉi tie kiel hejme. Li atakas min kun vireska tenero… La trian, la kvaran fojon… Mi ĉesas tion kalkuli… La tunelo estas kurta. Intertempe pa! Baldaŭ poste sereniĝis kaj la vagonon inundis la suno…
Klak, klak-klak-klak, klak… O-o-o-! Frap! Frap! Intertempe pa!
Temo “diablo”
Klarigu al mi tion. Mi vidas Ŝtefon – kaj nenio. Kaj mi vidas Janon kaj mi tuj ekfantazias. Ankaŭ hieraŭ. Ni sidas en la kuirejo, mi alportas el la ŝranko aron da ĉapeloj kaj al ĉiu gasto unun surkapigas, al Jan larĝan flavan pajlaĵon, sekve ne estas Jan, sed vakero en sombrero, sur ŝvitkovrita ĉevalo li tordas al si cigaredon, la regiono estas nuraj montetoj, nuraj rokaltaĵoj, nura dornoza arbusto, tuko ligita ĉirkaŭ la kolo flirtas al li en vento, atenton pri lia akre ŝargita kolto, la pado kondukas laŭ kanjono, danĝera, perfida, la suno brulas, ili rapidas al fonto, li portas rajdbotojn kun altaj kalkanumoj, kiel li scipovas manipuli kun lazo, leviĝas post li nubo da polvo… Sed mi provas al li ankaŭ nigran ĉapelegon kun kuraĝe klinita rando kaj kie estas la vakero, li fariĝis estro de rabistoj, ili ĵus haltigis reĝan kaleŝon sur forlasita arbarvojo, kiom da ili estas, du, tri, kvar, kun maskoj sur la vizaĝo, en la manoj kun pistoloj, terure, kio okazos kun ni, li estas rabisto kavaliro, al damoj li ne damaĝos, permesu, ke mi kisu vian maneton por pruvi al vi mian admiron, mi prunteprenos ĉi agrafon, eble ni iam renkontiĝos, ĝi estos nia ekkona signo, bonvolu veturi trankvile pluen, ĉu vi aŭdas, knaboj, lasu ilin, jen ordono… Kaj poste mi tiujn ĉapelojn kolektas kaj iu el la gastoj kliniĝas al mi pli ol necese, kaj Jan kun rideto min minacas kaj mi diras al mi, mi ne havas gardanĝelon, kiu min de la viroj ŝirmus per sia flugilo, mi havas garddiablon, li tiriĝas post mi kiel ombro, mia kulpo, ke mi lin alvokis, ja tiam, kiam mi ne kapablis fini la ciklon Hetajro dancas… Kaj Jan plenumos mian peton kaj faros tiun sian folan mienon kaj komencos skuadi per la kapo kaj tien reen ruli la okulojn kaj laŭte grumbladi, kaj kiam li nin ĉi tie amuzis, li aldonas, ke liaj Esperantaj geamikoj lin nomis Mefisto! Cetere la temon “Diablo” mi prilaboris plurfoje, ekzemple en la poemo Sorĉistino… Klarigu al mi tion!
Jen Hindujo
“Via hetajro neniam dancas.” Imagu, Baghy, ke ŝi fine ekdancis! Se vi volas, vi povas rigardi, sed ne blindiĝu!
Mi surhavas neĝblankan subjupon. Infre ĝi estas borderita per larĝa punto. Malhelaj haroj supre simetrie dividitaj flupendas al mi sur la dorso. Jen Hindujo…
Mi ĉiam kluĉas la saman diskon kun la marko Supraphon. Sur unu flanko estas kuba Quimbamba. Sur la alia argentina Yerba Buena. Ambaŭ kantojn interpretas la ensemblo de Kučera.
Quimbamba, Quimbamba. La nudaj piedoj min portas sur kokosa tapiŝo. Ĝi estas ruĝa kiel sango. Ĝi tiriĝas laŭ la longo de la vestiblo, ekde la muziksalono ĝis la banejo. “Ĝi estas mia banejo” memorigis al mi Ŝtefo hieraŭ. Propre li pravas. Ĉio, sur kio okulo ekripozas, apartenas al la “sinjoro de la domo”. Antikva ŝranko plena de notkajeroj. Larĝa triparta vestoŝranko kun la granda spegulo. Lustro. Ĉio krom mi…
Quimbamba, Quimbamba. La brakoj al mi mole flirtas. La mamoj al mi incite balanciĝas. La koksoj al mi ritme ondiĝas. Loki, ĝi estas mi, silfo. Kion vi diras pri miaj movoj? Mi ne dubas, ke ili vin ekscitas! Mi ne ŝatas baledon, tiun noblan ŝvebadon sur pintoj. Mi ŝatas dancon vekantan la sensojn. De tiam pasis eble mil jaroj, ni dancis ĉirkaŭ fajro, estis tie ankaŭ Jan…
Quimbamba, Quimbamba… Ja la naturo mem honoris min per sia favoro. Ja la naturo mem elektis min por siaj eksperimento kaj delekto. Ja la naturo mem donis al mi tiun grandiozan donacon – la amon.
Mi turnas la diskon. Yerba Buena… Mi tuj ekkonas Janon. Lian paŝon, lian rideton. En la vortoj, kiujn mi ne komprenas, eĉ aŭdiĝas: Zemek! Zemek! Kiel li subite juniĝis! Kiel li estas subite bela! Sed kial min ĝuste nun pikis ĉe la koro? Ĉu eble pro tio, ke lia metamorfozo estas pli kurta ol ekĝemo?
Yerba Buena… Kaj estas egale al mi, kion pensas doktoro Pitlík kaj Slanina kaj kion pensas Mařík. Kaj kion al si flustras ceteraj “hometoj”. Se ili scius, kion ili ne scias! Ĝis la tero ili riverencus antaŭ princo ĝis hodiaŭ ensorĉita! Intertempe vi portas maskon de nenion signifanta oldulo, sed venos tago kaj ili ekvidos vian pravan vizaĝon…
Yerba Buena… La nudaj piedoj min portas sur kokosa tapiŝo. Jen Hindujo… La brakoj al mi mole flirtas. Jen Hindujo… La mamoj al mi incite balanciĝas. Jen Hindujo… La koksoj al mi ritme ondiĝas. Jen Hindujo… Neniam mi estis en la naturo tiel proksime, neniam! Jen Hindujo… Ĝi ne estas danco, ĝi estas rito. Jen Hindujo… Mia dio estas la amo kaj la dio al mi riveliĝis… Jen Hindujo…
Nirvano
Se mi sukcesus priskribi tiun kison! Tian mi ĝis nun ne spertis. Tian povis inventi nur la amo. Ĝi daŭris el la kuirejo trans la tutan vestiblon ĝis en la dormejon. Lipoj sur lipoj ni proksimiĝadis al la sopirata loko. Pri kio mi tiam pensis? Pri tio, ke Jan min amas. Kaj ke mi amas lin. Kaj ke ĝi estas delico. Sed ankoraŭ pri io mi pensis. Tre, tre… Pri tio, ke mi ne hezitus en tiu momento morti…
La poemo Nirvano estas neniel longa. Ĝi havas nurajn ses versojn. Spite ĉi kurtecon ĝi ne devus lasi la leganton trankvila…
Legu pli pri Eli Urbanová en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 288-289.
La supraj poemoj kaj romanfragmento de Eli Urbanová aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 208-212), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.
Legu pli pri BLK https://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm
Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA kaj en aliaj libroservoj.
AlKo
Ĉi tiuj teksto aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/urbanova
Oni ne rajtas republikigi ĝin.