Etikedaj arkivoj: Ĉinio

Koruso de emeritoj kantis Esperante en Pekina parko

Matene de la 5a de septembro, emerita koruso kantis en Esperanto en la parko Binhe de Pekino kun partopreno de pli ol tridek homoj. Ili kantis la himnon La Espero kaj la kanzonon Mia lando kaj mi en Esperanto kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Animacio en Esperanto por savi la planedon

Kelkfoje estas revoj, kiuj restas en tirkesto dum multe da jaroj, ĉar ili ankoraŭ ne trovis la taŭgan momenton kaj internacie subtenantan publikon por aperi granskale. Tio okazis al la 3D ekologia animacio “Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto”, kiu … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Liaoning: Esperanto-Tago okazis ne virtuale

Liaoning (Ĉinio): La 26an de julio Liaoning-a Esperanto-Asocio kaj Dandong-a Esperanto-Asocio kunorganizis memorfestadon de la Esperanto-Tago. Pli ol tridek esperantistoj el la provinco Liaoning partoprenis en la festkunveno. Ili esprimis sian amon al Esperanto kaj la decidon kontribui al nia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso

“Se vi longe rigardas abismon, ankaŭ la abismo rigardas vin”, – diris Nietzsche, kies animo la tutan vivon balanciĝis rande de abismo de frenezo kaj fine falis en ĝin. La pandemio de Covid-19 metis la mondon rande de frenezo, kaŭzita … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de Duncan Charters, prezidanto de UEA al ĉinaj esperantistoj

Karaj ĉinaj esperantistoj, Dum daŭro de via tradicia printempa festo, Universala Esperanto-Asocio kun 65 fakaj asocioj, inkluzive de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), kaj membroj el 130 landoj sekvas zorgeme la situacion de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero en Esperanto plu aperos en Pekino

La 7an de januaro 2020 en la domo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-Kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de ĈIEG, El Popola Ĉinio kaj Unesko-Kuriero.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La sepa Esperanto-Semajno en la elementa lernejo Baiyangshujie

Inter la 16a kaj 20a de decembro okazis la 7a Esperanto-Semajno de la elementa lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, norda Ĉinio. Temis pri “ĉina spirito, monda rigardo”. Dum unu semajno okazis diversaj eventoj pri Esperanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Profesorino Gong Xiaofeng prelegos en BET-55

Gong Xiaofeng, konata en Esperantujo kiel Arko, naskiĝis en 1962, diplomiĝis pri kemio, poste doktoriĝis pri nutra scienco kaj laboras kiel profesoro pri media scienco kaj inĝenierado. Ŝi eksciis pri Esperanto en ĵurnalo kaj eklernis ĝin en 1980. Baldaŭ ŝi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos

Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao La januara Ondo informis, ke la 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto kaj esperantisto Huang Yinbao, konata en Esperantujo kiel Trezoro, estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke li iniciatis kaj ekredaktis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Trezoro Huang Yinbao: la Esperantisto de la Jaro 2017

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | 2 Komentoj

“Teo kaj Amo” kreskas kaj maturiĝas

La 21-28an de oktobro Ĉinio gastigis gajnintojn de la 2a Konkurso de mallongaj filmoj “Teo kaj Amo”, kiun sub la aŭspicio de UEA en 2014 lanĉis la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ĉinio: Instrui la anglan kaj Esperanton

La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar fremdajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantan kurson kiel nedevigan programeron por interesitaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | 2 Komentoj

Teo Zamenhof

Pekina Esperanto-Asocio kunlabore kun la te-kompanio Haozhan lanĉis la projekton “Teo Zamenhof”, kiun subtenas la familio Zamenhof. Al la projekto kontribuis esperantistoj el 27 landoj, kiuj tradukis al siaj lingvoj la tekston pri Esperanto, kiu akompanas la te-pakaĵon.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ĉina stafeto al la 102a UK en Seulo

La 25an de aprilo post la fino de leciono de Esperanto okazis subskribado en la elementa lernejo Donfang en la urbo Changzhou. Ĉar la Universalaj Kongresoj de Esperanto malgrandiĝas dum la lastaj jaroj, la korea movadisto Ŝlosilo konsilis al mi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton