La 22an de aprilo 2020 en hospitalo de Vuhano forpasis
Hu Guozhu (1938-2020)
ĉina teksum-industria inĝeniero kaj esperantisto (1956); vicprezidanto (1986-2000) kaj prezidanto (2001-10) de Hubeja Esperanto-Asocio, kunlaboranto de El Popola Ĉinio, La Gazeto kaj La Kancerkliniko; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj beletraj libroj (i.a., Du Fu, Li Bai, Lusin, Bai Juyi kaj Strangaĵoj de Liaozhai de Pu Songling), kiuj aperis papere kaj/aŭ elektronike en lia retejo, honora membro de ILEI (2017).
Ni funebras kaj kondolencas al la parencoj kaj samideanoj de la forpasinto.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/nekrologo-46