Animacio en Esperanto por savi la planedon

Animacio

Kelkfoje estas revoj, kiuj restas en tirkesto dum multe da jaroj, ĉar ili ankoraŭ ne trovis la taŭgan momenton kaj internacie subtenantan publikon por aperi granskale. Tio okazis al la 3D ekologia animacio “Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto”, kiu estis la ambicia revo de la hispana reĝisoro Miguel Herberg. Ĝia kopirajto estis registrita jam en 2006, sed dum multe da jaroj estis malfacile konvinki homojn pri la graveco de ekologio kaj daŭripova evoluigo en la edukado de infanoj kaj geknaboj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, la Kungfua Kunikleto kaj liaj geamikoj akiris formon, dank’al desegnoj de la hispana pentristino Marisol Caldito, kaj movigis la tute unuajn paŝetojn en sia batalo por savi la planedon en ĉina animacia studio.

La vera bonŝanco de la animacio estis tamen renkonti Esperanton. Komence de 2020 la hispana produktanto Maximiliano Garcia partoprenis en Esperanta evento en Italio kaj tuj komprenis la simpation de celoj inter Esperanto kaj la ekologiema kunikleto. Esperantistoj estas en ĉiuj landoj kaj estas nature internacia publiko, kiu povas doni valorajn respondojn por plibonigi mesaĝon, kiu celas la tutan mondon. Krome, ankaŭ esperantistoj jam delonge aktive engaĝiĝas pri temoj de naturmedia protektado, kunlaborante kun Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. Esperantistoj havas multe da sperto pri internacia pedagogio kaj pri la uzado de diversaj komunikaj rimedoj. Do ili povas doni al la animacio grandan videblecon eĉ ekster Esperantujo.

Kun la helpo de Itala Esperanto-Federacio enkonduka video estis ekmuntata en Romo. La Esperanta sekcio de Ĉina Radio Internacia raportis pri la bazaj ideoj de la animacio. Kaj la kantoj en Esperanto pri te-plantado kontraŭ dezertigado jam iĝis tiel popularaj, ke te-entreprenisto eĉ pripensas uzi ilin por prezenti siajn produktojn al la ĝenerala publiko en Ĉinio. La reĝisoro estas nun verkanta epizodon pri Esperanto, en kiu gazelo kaj heliko parolas en tiu ĉi lingvo dum ĉiuj aliaj bestetoj pensas, ke ĝi estas tre mojosa afero. La tuta ambicia programo de la Kungfua Kunikleto inkluzivas 16 episodojn de po 30 minutoj pri diversaj problemoj kadre de medi-protektado (de la malapero de abeloj al la fandiĝo de glaciejoj). Ili estos akompanataj fare de libretoj en du lingvoj laŭ la lokoj, en kiuj ili aperos, DVD, apoj kaj aliaj rimedoj por amuza edukado. La fina fazo de la programo celas edukadon pri medi-protektado en Afriko kaj la instruadon de Esperanto kiel paca lingvo al afrikaj infanoj.

Alessandra Madella

Fonto: El Popola Ĉinio

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi