Mesaĝo de Duncan Charters, prezidanto de UEA al ĉinaj esperantistoj

Ĉinio

Karaj ĉinaj esperantistoj,

Dum daŭro de via tradicia printempa festo, Universala Esperanto-Asocio kun 65 fakaj asocioj, inkluzive de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), kaj membroj el 130 landoj sekvas zorgeme la situacion de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaviruso en via lando, kaj precipe deziras la sanon de la ĉinaj membroj kaj la esperantistoj en Wuhan. Ni simpatias la malsanulojn infektitajn de la viruso kaj kondolencas pri la mortintoj kaj ties familianoj.

Ni atentas, ke viaj registaroj de la centra ĝis la lokaj, kaj ĉiuj popoloj solidarece, kuraĝe, serioze kaj racie batalas kontraŭ la epidemio. Ni ankaŭ rimarkis la klopodojn de la ĉina registaro por preventi kaj regi la disvolviĝon de la epidemio. Ni kredas, ke pro viaj fortostreĉoj kaj sinceraj, kompatemaj motivoj vi kapablos finfine plene ekstermi la viruson kaj sukcesos sanigi la infektitojn en ne tre longa tempo.

Al vi kaj al ĉiuj ĉinaj popoloj, precipe al la esperantistoj en Wuhan, ni kore deziras kuraĝon, sanon, feliĉon kaj sukceson en la batalo kontraŭ la nova koronaviruso en la musa jaro, kaj kore sopiras renkontiĝi kun vi en diversaj esperantaj okazoj de la tuta mondo.

La viruso estas sen landlima. Preventado de la rego de epidemioj estas nia komuna batalo por la tuta homaro. Ni ankaŭ esperas, ke la tutmondaj Esperanto-amikoj sentime prenos paŝojn por plifortigi sian mem-protektadon. Ni fidas, ke per la komunaj klopodoj de la internacia komunumo, la epidemio estos venkita.

Ni ĉiam estas kun vi kaj sincere salutas vin

Nome de la Estraro kaj membraro de Universala Esperanto-Asocio

Duncan Charters
Prezidanto de UEA

Fonto: CRIhttp://esperanto.cri.cn/2521/2020/02/03/162s209183.htm

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi